Krado (signo)

askia skribsigno "#"
Ĉi tiu artikolo temas pri signo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krado (apartigilo).
#

Krado estas nomo de la signo # sur la klavo de la komputila aŭ telefona klavaro. Ĝenerale ĉi tiu simbolo servas por indiki numeron (precipe en Usono, ekz-e angle Symphony #5 = «La 5a simfonio»), kaj en Unikodo ĝi same nomiĝas — «numera signo» (angle Number sign). Ĉar la angla konfuzas numerojn kaj nombrojn, oni iam uzas la signon kalembure, por indiki kardinalan nombron: #A por signi la nombron de elementoj de aro A (en alia notacio: |A|). Ĝi povas esti uzata por skribi kradvortojn.

Oni ne konfuzu ĉi tiun simbolon kun la signo dieso, por kiu en Unikodo ekzistas la aparta signo ♯ (Unicode U+266F).