Kridemandosigno

interpunkcio; kunaĵo de krisigno kaj demandosigno

Kridemandosigno ‽ (interrobang en la angla) estas ne-norma marko de interpunkcio proponita por plenumi samtempe la funkciojn de demandosigno (?) kaj krisigno (!). El forma vidpunkto, temas pri kombino de tiuj du interpunkciaj signoj.

Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Uzo redakti

Frazo finigita per kridemandosigno esprimas ekscititan demandon (1), emocio aŭ nekredado demando-forme (2) aŭ starigas retorikan demandon (3).

Ekzemploj:

  1. Kies estas tiu aŭto
  2. Ĉu vi vere estas Kanadano
  3. Ĉu fiŝoj naĝas

Historio redakti

La usonano Martin K. Speckter inventis la kridemandosignon en 1962. Kiel mastro de reklam-agentejo Speckter pensis, ke unusola interpunkcia signo aspektus pli bele en la reklamoj kun retorikaj demandoj. Li proponis la koncepton pri unusola retorik-demanda interpunkcia signo en artikolon por la revuo TYPEtalks. Speckter petis de la legantoj eblajn nomojn por la nova karaktro.

En 1966, Richard Isbell el American Type Founders eldonis la tiparon Americana, kiu inkludis kridemandosignon. En 1968 ekzistis klavo en kelkaj skrib-maŝinoj Remington. En la 1980-aj jaroj eblis aĉeti klavojn kaj divers-stilajn kridemandosignojn por la skrib-maŝinoj Smith-Corona. Kridemandosigno enmodiĝis dum la 1960-aj jaroj, la vorto 'interrobang' eĉ aperis en kelkaj anglalingvaj vortaroj kaj la signo aperis en revuaj artikoloj kaj ĵurnaloj.

Tamen, tiu karaktro sufiĉe rapide eksmodiĝis kaj ne fariĝis norma interpunkcia signo. Tamen, eĉ se la plejparto el la tiparoj ne entenas la kridemandosignon, ĝi ne malaperis: Microsoft havigas diversajn specojn de kridemandosignoj en ĝia tiparo Wingdings 2 inkludita ĉe Microsoft Office. Ĝi estis ankaŭ akceptita de Unikodo kaj diversaj tiparoj kiel Lucida Sans Unicode, Arial Unicode MSCalibri entenas ĝin.

Aperigo redakti

Kiel oni jam diris, kridemandosigno ne estas norma interpunkcia marko. Ĝia Unikoda kodo estas U+203D. Oni povas uzi ĝin en dokumentoj HTML per la kodo &#8253;&#x203D;, malgraŭ ke la dua formo prezentis problemojn pri akordigeblo kun kelkaj retumiloj.

Oni povas aperigi kridemandosignon en LaTeX uzante textcomp kaj tajpante la komandon \textinterrobang.

Sekvas kelkaj ekzemploj de kridemandosigno. Ĝia taŭga aperigo dependas de via retumilo kaj la tiparoj instalitaj en via komputilo.

Bildo Defaŭlta tiparo Fikslarĝa
tiparo
Palatino
Linotype
Calibri Arial
Unicode MS
Code2000 Unicode
 

Ĝi havas malavantaĝon ke multaj ne konas ĝin kaj ne facile videblas pri kio temas. Krome anstataŭanto povus esti duobligi la demandosignon(?) kaj krisignon(!) tiele: ?!

Vidu ankaŭ redakti