Voĉa velara plozivo
La voĉa velara plozivo estas konsonanto kiu troviĝas en multaj lingvoj.
Voĉa velara plozivo | |
---|---|
g | |
Priskribo de la signo de la IFA | latina minusklo g |
IPA-numero | 110 |
Kodoj | |
HTML, dekume | g |
Unikodo, deksesume | U+0261 |
X-SAMPA | g |
Kirshenbaum | g |
Brajlo de IFA | ![]() |
Ĝi ĉefe korespondas kun la litero G.
Priskribo redakti
- La maniero de artikulacio estas ploziva, kio signifas, ke la parola fluejo estas tute barita fare de la artikulaciilo; poste parola fluejo bariĝas, aero reteniĝas, finfine la aero malteniĝas, tiel kreas sonon.
- La loko de artikulacio estas velara, kio signifas, ke la artikulaciilo teniĝas ĉe la subaĵo de la postpalato.
- La voĉado estas voĉa, kio signifas ke la voĉaj kordoj vibras dum artikulacio.