Uvula trilo voĉa

La uvula trilo voĉa estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ʀ]; en SAMPA, R\.

[aRa]

Ekzemplo pri prononco

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Priskribo redakti

  • Ĝia artikulacio estas vibra, t.e. ĝi estas produktata per vibrado de la artikulacia organo.
  • Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
  • Ĝi estas voĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Ekzemploj nacilingvaj redakti

France redakti

Nuntempe [ʀ] ne estas uzata en la norma (Pariza) sonsistemo franca (la norma realigo de la franca fonemo /r/ estas la uvula frotsono voĉa [ʁ]); ĝi tamen estas uzata dialekte kaj populara inter la famaj francaj kantistoj (almenaŭ en kantado), ekz-e Georges Brassens, Jacques Brel, Jean Ferrat, Édith Piaf, Barbara, Charles Aznavour.

Ĝermane redakti

[R] estas unu el la normaj realigoj de la fonemo /r/ (ekz-e en rot [ʀo:t]). Same en jido.

Simile en la lingvoj dana, nederlanda, sveda.