Oliver Tambo

Oliver Reginald TAMBO (27a de Oktobro 19171​ - 24a de Aprilo 1993) (75-jaraĝa) estis sudafrika politikisto, kontraŭ-apartisma aktivulo kaj ŝlosila figuro en la Afrika Nacia Kongreso. Li naskiĝis en Mbizana en la oriento de Bondolando en tio kio estas nun la Provinco Orienta Kablando. Li estis edzo de Adelaide Tambo.

Oliver Tambo
Oliver Tambo (1981).jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1917 (1917-10-27)
en Winnie Madikizela-Mandela Local Municipality
Morto 24-an de aprilo 1993 (1993-04-24) (75-jara)
en Johanesburgo
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater University of Fort Hare
Familio
Edz(in)o Adelaide Tambo
Infanoj Dali Tambo • Oliver Tambo, Jr.
Okupo
Okupo politikistoadvokato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Lia patro, Mzimeni Tambo, estis filo de farmisto kiu havis kvar edzinojn kaj dek filojn. La patrino de Oliver, Julia, estis la tria edzino.[1]​ Tambo devenis de stabila familio, en kiu la filoj ricevis bonan edukadon. Li lernis en misiistaj lernejoj kaj anglikanaj kaj metodismaj, kiel Holy Cross, ekde Aprilo 1928. Post kvin jarojn tie, li translokiĝis al St. Martin's School (Rosettenville) de Johanesburgo. Gradiĝinta en 1938, li estis akceptita en la Universitato de Fort Hare, sed en 1940, li, kun multaj aliaj kiel Nelson Mandela, estis elpelita de tiu pro partopreno en studenta movado. En 1942 Tambo revenis al sia iama lernejo en Johanesburgo por instrui sciencon kaj matematikon.

Tambo, kun Mandela kaj Walter Sisulu, estis membro fondinto de la Junulara Ligo de la Afrika Nacia Kongreso en 1943, kaj iĝis ties unua Ĝenerala Sekretario kaj poste membro de la Nacia Plenumkomitato en 1948. La Junulara Ligo proponis ŝanĝon en la taktikoj de la kontraŭ-apartisma movado. Antaŭe la ANK klopodis promocii sian idearon pere de agado kiel peticioj kaj manifestacioj, sed la Junulara Ligo sentis, ke tiaj agadoj ne sufiĉas por atingi la celojn de la movado kaj proponis sian agadprogramon kun taktikoj kiel bojkotoj, civila malobeo, strikoj kaj nekunlaboremo.

En 1955 Tambo iĝis Ĝenerala Sekretario de la ANK post Walter Sisulu estis forpelita de la sudafrika registaro laŭ la Leĝo de Subpremado de la Komunismo. En 1958 li iĝis Vicprezidanto de la Afrika Nacia Kongreso kaj en 1959 la registaro malpermesis lin por kvin karoj. Kiel reago, Tambo estis sendita eksterlande fare de la ANK por agiti la opozicion al la apartismo. Li partoprenis en la formado de la Sudafrika Unuiĝinta Fronto, kio helpis la forpelon de Sudafriko el la Komunumo de Nacioj en 1961. En 1967, Tambo iĝis Provizora Prezidanto de la ANK post la morto de Albert Lutuli. En 1985 li estis reelektita prezidanto de la ANK. En 1985 li suferis apopleksion kiu malfortigis lin, sed plue restis simbolo de la lukto kontraŭ-apartisma kaj en Sudafriko kaj eksterlande.

Li revenis en Sudafrikon en 1991 post 30 jaroj de ekzilo en Zambio kaj estis elektita Nacia Prezidantn de la ANK en julio de la sama jaro. Tambo mortis pro komplikaĵoj de dua apopleksio la 24an de aprilo 1993.

NotojRedakti

  1. «Oliver Reginald Kaizana Tambo». South African History Online.