Kaiser Daliwonga MATANZIMA (15a de Junio 1915 - 15a de Junio 2003) estis sudafrika politikisto, prezidanto de Transkejo, nome bantustano agnoskita internacie kiel parto de Sudafriko.

Kaiser Matanzima
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1915 (1915-06-15)
en Qamata
Morto 15-an de junio 2003 (2003-06-15) (88-jaraĝa)
en Queenstown
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Fort HareUniversitato de Sud-Afriko
Familio
Frat(in)o George Matanzima
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Naskita en Kamata, parenco de Nelson Mandela, Matanzima ricevis la nomon Daliwonga kiel "inkahlelo" (laŭdonomo) atinganta la maturecon. Fininte studojn pri juro, li dediĉis sin al politiko. Kiel ĉefo de tembu migrantoj, nome subiga frakcio de tembu-oj, lia apogo al la Leĝo de Bantua Aŭtoritato de 1951 aprobita de la registaro de Sudafriko, havigis kredindecon al la menciita leĝo antaŭ la konsidero de aliaj tribestroj. Tamen, tiu apogo ekseparis lin disde Mandela kiel politika aliancano (kvankam ili plue estis amikoj dum ioma tempo). Mandela kondamnis tion kion li konsideris apogo de facto de Matanzima al la politiko de apartismo. En 1975, en sia plano de "Sendependenco miamaniera", Matanzima diris, ke la liberigo de nigruloj okazos pere de federacio de nigrulaj patrioj kiel tiu de Transkejo, kaj ne per la vojo de liberigaj movadoj kiel tiu estrita de Nelson Mandela.

Matanzima kun sia politika partio venkis en la balotadoj de 1968 kaj 1973 en Transkejo. En 1976 li ĵuris kiel ĉefministro kiam Transkejo iĝis la unua bantustano kiu estis sendependa lando (agnoskita nur de Sudafriko). En 1979 Matanzima ricevis la postenon de prezidanto, dum lia frato ricevis tiun de ĉefministro. Lia registaro malpermesis kelkajn politikajn partiojn de la opozicio kaj persekutis jure la politikajn malamikojn kiuj "insultis la dignecon" de la prezidanto.

Matanzima klopodis konvinki Mandela akcepti la proponon de la sudafrika registaro liberigi lin se li akceptu ekzilon en Transkejon. Mandela, krom malakcepti la proponon, malakceptis ankaŭ ricevi vizitojn de Matanzima en prizono, timante, ke tio povas esti konsiderata kiel akcepto kaj legitimigo de la sistemo de la bantustanoj.

En 1986, antaŭ klaraj evidentoj de korupto, Matanzima rezignis kiel prezidanto, lasante sian fraton zorge de la registaro. Tamen baldaŭ la fratoj iĝis politikaj malamikoj kaj Matanzima estis arestita. Li estis liberigita en 1987 sed limigite al restado en la zono de Kamata. Matanzima mortis en Queenstown en 2003 la tagon de sia 88a datreveno.

Verko redakti

  • 1975: Independence My Way. Foreign Affairs Association, Pretoria, ISBN 0908397054.