Kliptown estas kvartalo de la iama municipo de nigruloj en Soweto en Ĥaŭtengo, Sudafriko, je ĉirkaŭ 17 km sudoriente de Johanesburgo. La loĝantaro de Kliptown estas inter 38 000 kaj 45 000 (laŭ la retejo oficiala de Johanesburgo). Kliptown estas la plej antikva loĝeja kvartalo de Soweto, kaj estis konstruita por la unua fojo en 1891 sur tereno kiu formis parton de la bieno Klipspruit. La bieno estis tiel nomumita laŭ la klipspruit (rokaj torentoj) kiuj estas proksime. Ekde 1903 la zono estis la hejmo de la neformalaj setlejoj (kampadejoj de neleĝaj okupantoj), kaj la areo nun enhavas mikson de loĝejoj konstruitaj speciale de granda nombro de kabanoj kaj aliaj neformalaj loĝejoj kiuj formas la setlejojn Hani Chris kaj Dlamini.[1]

Kliptown
Getourbo
Administrado
Poŝtkodo 1811 • 1812
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 17′ S, 27° 53′ O (mapo)-26.28427.887Koordinatoj: 26° 17′ S, 27° 53′ O (mapo) [+]
Areo 0,77 km² (77 ha) [+]
Kliptown (Ĥaŭtengo)
Kliptown (Ĥaŭtengo)
DEC
Kliptown
Kliptown
Situo de Kliptown

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kliptown [+]
vdr

Notoj redakti

  1. Klein, Naomi (2007). The Shock Doctrine: The Rise of Disaster Capitalism. New York: Picador. pp. 270.

Bibliografio redakti

  • Musiker, N. kaj R., 1999. A Concise Historical Dictionary of Greater Johannesburg, Francolin Publishers, Cape Town, South Africa.