Amindumo
(Alidirektita el Flirto)
Amindumo aŭ flirto, koketo, estas homa interago kiu kutime signifas romantikan aŭ seksan intereson por la vidalvidulo. Ĝi precipe konsistas el interparolado en kiu unu aŭ ambaŭ uloj strebas proksimiĝi fizike aŭ rilate al la partnero, sed ankaŭ la korpa lingvaĵo kaj la mallongaj fizikaj tuŝoj tre gravas.

"Ĝentila momento en la ĝardeno" pentrita de Federico Andreotti.
La celo de tia kontakto estas aŭ plua proksimiĝo por povi decidi pri ebla rilato aŭ jam la volo de unu aŭ ambaŭ koramikiĝi kun la alia, aŭ nur seksumi. Tiukaze, amindumado rapide fariĝas antaŭludo.
Amindumo povas konsisti el :
- interrigardo kaj ekrigardoj, okulumi;
- senafekta tuŝo;
- perpiedumi: perpiede atentigi iun (sub tabloj, ktp…);
- diversaj signoj kiel tuŝi siajn kapharojn;
- ŝerce taŭzi iun;
- provokema pozo.
Vidu ankaŭRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas proverbo pri flirto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. ”
ReferencojRedakti
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-25.