Gentlemen Prefer Blondes (1953)

Usona anglalingva filmo de 1953 reĝisorita de Howard Hawks

Gentlemen Prefer Blondes (Sinjoroj preferas blondulinojn) estas usona filmo de 1953, nome adaptaĵo de samnoma muzikalo de 1949, elsendita de 20th Century Fox, reĝisorita de Howard Hawks, kaj kun stelulinoj Jane Russell kaj Marilyn Monroe kun Charles Coburn, Elliott Reid, Tommy Noonan, George Winslow, Taylor Holmes, kaj Norma Varden en duarangaj roloj.

Gentlemen Prefer Blondes
filmo
Originala titolo Gentlemen Prefer Blondes
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 jul. 1953, 7 apr. 1954
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo, komedia filmo, filma dramo
Kameraado Harry J. Wild
Reĝisoro(j) Howard Hawks
Produktisto(j) Sol C. Siegel
Scenaro Charles Lederer • Joseph Fields • Anita Loos
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Hoagy Carmichael • Jule Styne • Eliot Daniel • Lionel Newman
Rolantoj Marilyn Monroe • Jane Russell • Charles Coburn • Marcel Dalio • Norma Varden • István Gyergyai • Elliott Reid • Jean De Briac • Jean Del Val • Rolfe Sedan • Taylor Holmes • Tommy Noonan • George Winslow • Harry Carey • George Chakiris • Jack Chefe • Bess Flowers • Robert Foulk • Robert Fuller • Colin Kenny • Harold Miller • Ray Montgomery • Alvy Moore • Roger Moore • Noel Neill • Steve Reeves • Don Wilson • Howard Wendell
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

Priskribo redakti

 
Jane Russell kiel Dorothy Shaw.
 
Marilyn Monroe kiel Lorelei Lee.
 
Monroe kantas ĉirkaŭata de elegante vestitaj viroj.

La scenaro de Charles Lederer estis bazita sur samnoma broadvaja muzikalo de 1949, kiu estis reĝisorita de John C. Wilson, kun Carol Channing kiel Lorelei Lee, kiu estis verkita de Anita Loos kaj Joseph Fields. Siavice la muzikalo estis bazita sur samnoma novelo Gentlemen Prefer Blondes: The Intimate Diary of a Professional Lady, de 1925 verkita de Anita Loos. Ĝi estis adaptita por la scenejo en 1926, kaj poste en 1928 por muta filmo, kie stelulinis Ruth Taylor, Alice White, Ford Sterling, kaj Mack Swain, kiu nun estas perdita.

Dum la brila akra ingenio de Russell estis notita de plej kritikistoj, estas Monroe kiel la blondulino Lorelei Lee pro kio tiu filmo estas ofte rememorata.[1] La ludado de Monroe de la kanto "Diamonds Are a Girl's Best Friend" (Diamantoj estas la plej bona amiko de junulino) kaj ŝia rozkolora robo estas konsiderataj ikonaj, kaj ŝia ludado inspiris omaĝojn de Madonna, Geri Halliwell, Kylie Minogue, Nicole Kidman, Anna Nicole Smith, Christina Aguilera, kaj James Franco.

La filmo estas plena je komediaj skeĉoj kaj muzikaj scenoj, koreografiitaj de Jack Cole, dum la muziko estis verkita de kantoverkaj teamoj de Hoagy Carmichael & Harold Adamson kaj Jule Styne & Leo Robin. La kantoj de Styne kaj Robin estas el la Broadvaja muzikalo, dum la kantoj de Carmichael kaj Adamson estis verkitaj speciale por la filmo.

Intrigo redakti

La historio temas pri du amikimoj kaj korusulinoj nome Lorelei Lee (Marilyn Monroe) kaj Dorothy Shaw (Jane Russell). Lorelei amegas diamantojn, en la kredo ke allogi riĉan edzon estas unu el vojoj per kiuj virinoj povas sukcesi ekonomie. Ŝi estas engaĝita al Gus Esmond (Tommy Noonan), kiu ĉion aĉetas por ŝi. Tamen, Gus estas sub la kontrolo de sia riĉa, altklasa patro. Dorothy, aliflanke serĉas diferencan tipon de amo, allogita nur de viroj kiuj estas belaj kaj agrablaj.

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • Jane Russell kiel Dorothy Shaw
  • Marilyn Monroe kiel Lorelei Lee (por altaj notoj ŝi estis dublita per la voĉo de Marni Nixon)
  • Charles Coburn kiel Sir Francis "Piggy" Beekman
  • Elliott Reid kiel Ernie Malone
  • Tommy Noonan kiel Gus Esmond
  • Taylor Holmes kiel Mr. Esmond Sr.
  • Norma Varden kiel Lady Beekman
  • George Winslow kiel Henry Spofford III

Notoj redakti

  1. Gentlemen Prefer Blondes. Rotten Tomatoes. Flixster. Alirita 2010-10-18.

Eksteraj ligiloj redakti