Staten-Insulo
Staten-Insulo (angle Staten Island) estas insulo de 265 km² en Nov-Jorkio (Usono). Ĝia estas identa al Kantono Riĉmondo (Richmond County), kiu estas samtempe unu el la kvin kvartaloj de la urbo Novjorko.
Staten-Insulo | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Kantono | Riĉmondo (identa al Staten-Insulo) | ||
Urbo | Novjorko | ||
Poŝtkodo | 10301–10314 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 495 747 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 871 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 74° 9′ U (mapo)40.576280555556-74.144838888889Koordinatoj: 40° 35′ N, 74° 9′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 265 km² (26 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La indianoj nomis la insulon Monacnong (Rava Arbaro). La nederlandanoj aĉetis la insulon de indianoj, kaj terkultivistoj setlis tie en 1661. Ili nomis la insulon Staaten Eylandt, laŭ la "Ĝeneralaj Statoj" (Staten Generaal), la nederlanda parlamento. Staten-Insulo fariĝis parto de la urbo Novjorko en 1898; la angla nomo ekestis per transskribo de la nederlanda.
Staten-Insulo estas la Konteo de Richmond, unu el la 65 konteoj de Novjorkio. En 2014, 473 279 personoj loĝis en Staten-Insulo, distrikto Richmond. La pramo de Staten-Insulo ligas Staten-Insulo kun Manhatano kaj la Ponto de la Markolo de Verrazano ĝin ligis kun Broklino.