Lenapoj

(Alidirektita el Lenapeoj)
protestantismo • Native American Church

La lenapojleni-lenapoj estas unu el la 564 nordamerikaj indiĝenaj nacioj (nunaj indianoj) kiu origine loĝis en nuna Usono, pli specife en la ŝtatoj Nov-Ĵerzejo, orienta Pensilvanio, kaj la sudo de Novjorkio kaj en la ŝtato Delavaro.

Lenapoj
etno • Usona indiana tribo
Usonaj indianoj
Unuaj nacioj
Suma populacio
16 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
angla lingvolenapa lingvo
Religio
vdr
Mapo kiu priskribas la areon de lenapoj je la alveno de eŭropanoj.

En la momento de la eŭropa koloniado de Ameriko en la 16a kaj 17a jarcentoj, la lenapoj loĝis en regiono konata kiel Lenapehoking, inter la rivero Delavaro kaj malpli ĉe la rivero Hudson. Ili vivtenis sin danke al ĉasado kaj la terkultivado. La lenapoj estis parto de la algonkenoj (indiĝenaj popoloj).

Inter la algonkenoj, la lenapoj estis konsiderataj la "avoj" de ĉiuj ceteraj popoloj el algonkena deveno. Kiel konsekvenco, la lenapoj, ĉe la intertribaj konsilioj, ricevis respekton kiel unu el la plej gravaj.

Ili parolis algonkenajn lingvojn, kiuj estis kolektive nomataj kiel delavara aŭ lenapa lingvo: la unamia kaj munsia.

La socio organiziĝis en klanoj, determinita laŭ matriarkeco. La filoj heredis la apartenon de la klano de la patrino. Je adolta aĝo, la lenapoj geedziĝis ekster la klano, praktiko konata kiel eksogamio, tiel ili efike preventis la endogamion.

Vidu ankaŭ redakti