Johan Campanius

sveda luterana pastro, tradukisto kaj misiisto

Johan Campanius (persona nomo ankaŭ literumata Johannes kaj Johannes Jonæ, naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1601 en Stokholmo, mortis 82-jara la 17-an de septembro 1683 en la paroĥo Frösthult de la municipo Enköping) estis sveda luterana pastro, tradukisto kaj misiisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo.

Johan Campanius
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1601 (1601-08-15)
en Stokholmo, urbo
Morto 17-an de septembro 1683 (1683-09-17) (82-jara)
Tombo Svedio
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Okupo
Okupo pastrotradukisto • misiisto • lerneja majstro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Johan Campanius naskiĝis en Stokholmo kaj studente frekventis la Universitaton de Upsalo, kie li studis teologion kaj diplomiĝis en 1633. Li enomumiĝis luterana pastro en 1633, kaj sekve funkciis kiel la armea pastro al la sveda delegacio en Rusio en 1634. Li tiam en 1636 translokiĝis al Norrtälje iom norde de Stokholmo, kie li funkciis kiel bazlerneja instruisto, kaj same li ankaŭ funkciis kiel armea pastro kaj instruisto de la Stokholma Orfejo, pozicio kiun li tenis ĝis 1642.

Nova SvedioRedakti

Campanius forlasis Stokholmon la 16-an de aŭgusto 1642 kaj alvenis al Nova Svedio la 15-an de februaro 1643. Li akompanis la unuajn svedajn setlantojn al fortikaĵo Christina, proksime de la nuna urbo Wilmington en Delavaro, kaj funkciis kiel misiisto al la indiĝena nacio de lenapoj, proskime vivantaj. Campanius funkciis kiel anstataŭaĵo por la unua sveda lutera ministro, Reorus Torkillus kiu ĵus mortis. Dum pluraj jaroj la Nov-Svedia kolonio havis neniun specifan lokon por organizita kultado. Campanius devis viziti la setlantojn ĉe iliaj kabanoj, kiuj etendiĝis ĉe la tuta vojo ĝis fortikaĵo Nya Gothenburg de la nuna loĝloko Tinicum en Pensilvanio, 30 kilometrojn nordorienten borde de la rivero Delavaro. Johan Campanius inaŭguris la novan preĝejon de Tinicum la 4-an de septembro 1646.

Campanius ankaŭ komencis fari rimarkindan progreson en evangelizado de la lenapoj. Li akiris bonan komprenon de ilia lingvo, kaj lernis kiel prediki al ili kun bona efiko. Same li transliterumis iliajn vortojn, nombrojn kaj oftajn frazojn por la uzo de pli postaj misiistoj. Ekzemple, li alĝustigis la preĝon Patro Nia al la amerikaj cirkonstancoj anstataŭigante "ĉiutagan pano" per "abundan provizon de cervo kaj maizo." Poste li povis traduki la Malgrandan Katekismon de Martin Luther al la lenapa lingvo. Tiu ĉi verkaĵo, kiu ne estis presita ĝis eldono de 1696 en Stokholmo, estas unu el la unuaj provoj de eŭropa indiĝeno krei skriban dokumenton en unu el la indiĝenaj amerikaj lingvoj. Ĝi estis eldonita en la delavara kaj sveda lingvoj, kune kun vortaro.

Campanius ankaŭ studis la tradiciojn de la indiĝenoj, kaj registris ilin en sia ĵurnalo. Kvankam tio ja helpis konservi iujn antropologiajn informojn pri ili, ĝi ankaŭ helpis elfari la ideon ke la indianoj estis posteuloj de la perditaj triboj de Israelo.

Antaŭ 1647, li skribis al sia Ĉefepiskopo en Stokholmo ke li laciĝis je sia laboro en Nova Svedio, kaj petis ke li estu permesita reveni hejmen. En 1648, tri aliaj pastroj estis senditaj al Nova Svedio por daŭrigi lian laboron kaj Campanius estis permesita reveni al Svedio. Tie li funkciis kiel pastro en la paroĥoj Härnevi kaj Frösthult en la provinco Uppsala län en orienta Svedio ĝis sia morto en 1683. En tiuj pozicioj, li ankaŭ laboris pri kompletigado de sia traduko de la katekismo de Luther. Kaj li kaj lia edzino Margareta estis entombigitaj ĉe la preĝejo Frösthult en municipo Enköping.