Bank of America

usona investa banko

La Bank of America Corporation (mallongigita kiel BofA) estas usonbazita multnacia kompanio de investa bankado kaj de financaj servoj kun sidejo en Charlotte, Norda Karolino, kun centraj oficejoj en Novjorko, Londono, Hongkongo, Mineapolo, kaj Toronto. Bank of America[1] estis formita pere de la akiro fare de NationsBank de BankAmerica en 1998. Ĝi estas la dua plej granda banko en Usono, post JPMorgan Chase.[2][3] Kiel parto de la "Kvar Granduloj", ĝi servas proksimume al 10.73% el ĉiuj usonaj bankaĵoj, en rekta konkurenco kun Citigroup, Wells Fargo, kaj JPMorgan Chase. Ties unuarangaj financaj servoj temas pri komerca bankado, administrado de riĉaĵoj kaj investiga bankado.

Bank of America
Bank of America Corporation
kredita institucio • negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1998 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo FleetBoston Financial
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Amadeo Giannini vd
Sidejo Bank of America Financial Center
Lando Usono
Estr(ar)o Brian Moynihan
Dungitoj 204 000 (stato: 2018)
Agokampo kreditoasekuro • asset management • financaj servoj
ISIN-kodo US0605051046
Posedata de Berkshire HathawayThe Vanguard GroupBlackRock vd
filiaj kompanioj Merrill Lynch • Bank of America Merrill Lynch • Endeavour Foundation • 1st Franklin Financial • Incapital • Seafirst Bank vd
Posedataj kompanioj 108 North State Street • Bank of America Center • Bank of America Plaza • Fifth Third Center • Stephen Sondheim Theatre • Turo de Banko de Ameriko • Merrill Lynch • Bank of America Plaza • Bank of America Financial Center • Bank of America Center • Second Severn Crossing vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso kaj Tokia Akcia Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Brian Moynihan.

Notoj redakti

  1. En Esperanto estus Banko de Ameriko, sed fakte kun la signifo de Banko de Usono.
  2. Holding Companies with Assets Greater Than $10 Billion. Federal Financial Institutions Examination Council.
  3. Yahoo! Finance.

Bibliografio redakti

  • Bonadio, Felice A. (1994). A.P. Giannini: Banker of America ("A.P. Giannini; usona bankisto"). Berkeley, Kalifornio: University of California Press, eldonejo de la Universitato de Kalifornio en Berkelio. ISBN 978-0-520-08249-6.
  • Hector, Gary (1988). Breaking the Bank: The Decline of BankAmerica ("Rompi la bankon: La degenero de BankAmerica"). Boston: eldonejoj Little kaj Brown. ISBN 978-0-316-35392-2.
  • James, Marquie; James, Bessie (1954). Biography of a Bank: The Story of Bank of America ("Biografio de banko: La rakonto de la Banko de Ameriko"). Novjorko: eldonejo Harper and Brothers.
  • Johnston, Moira (1990). Roller Coaster: The Bank of America and the Future of American Banking ("La Banko de Ameriko kaj la estonteco de usona bankado"). Novjorko: eldonejo Ticknor & Fields.
 
Sidejo de Bank of America en Charlotte, Norda Karolino, Usono
 
Tipa loka oficejo de Bank of America en Los-Anĝeleso
  • Josephson, Matthew (1972). The Money Lords: The Great Finance Capitalists ("La monaj lordoj: La grandaj financaj kapitalistoj"), 1925–1950. Novjorko: eldonejo Weybright and Talley.
  • Lampert, Hope (1986). Behind Closed Doors: Wheeling and Dealing in the Banking World. Novjorko: eldonejo Atheneum.
  • Light, Larry (la 1-an de oktobro 2007). "Money for the masses" ("Mono por la amasoj"), en la magazino Forbes.
  • Monnette, Orra Eugene. Personal Papers Collection. Los-Anĝeleso, Kalifornio: Los Angeles Public Library.
  • Nash, Gerald G. (1992). A.P. Giannini and the Bank of America. Norman, Oklahomo: University of Oklahoma Press, la eldonejo de la Universitato de Oklahomo.
  • Yockey, Ross (1999). McColl: The man with America's money ("McColl: La viro kun la usona mono"). Atlanto: eldonejo Longstreet Press.
  • Ahmed, Azam; Demirjian, Karoun (la 15-an de februaro 2007). "Credit offered to illegal residents" ("Kredito ofertita al kontraŭleĝaj loĝantoj"), en la gazeto Chicago Tribune.