La Metroo de Bonaero (argentin-hispane Subte de Buenos Aires) estas la reto de subteraj trajnoj de la urbo Bonaero kun tuta etendaĵo de 60 Km. La unua linio de ĉi tiu reto estis inaŭgurita en 1913, estante la unua laŭ sia speco en Iberameriko kaj tuta la suda duonglobo. La reto rapide etendiĝis dum la unuaj jardekoj de la jarcento, sed la ampleksiĝado draste malrapidiĝis post la jaroj de la Dua mondmilito. Fine de la 1990-aj jaroj ekiĝis nova procezo por la grandigo de la reto, per planado de kvar novaj metroo-linioj.

Metroo de Bonaero
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Bonaero, Argentino
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1-a de decembro 1913
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 56,7 km / 63,1 km
Nombro de linioj 7
Nombro de stacioj 104
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Subterráneos de Buenos Aires S.E.
Transportisto Metrovías
Mapo
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti