Usona censo de 2000
La Dekdua Censo de Usono, farita de la Usona Buroo de la Censo, determinis ke la homoj loĝantaj en Usono ĝis la 1-a de aprilo 2000 estis 281 421 906, 13,2%e pli multaj ol la 248 709 873 registritoj dum la censo de 1990.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/US-Census-2000Logo.svg/200px-US-Census-2000Logo.svg.png)
La loĝantoj de Usono inkluzivas ĉiujn homojn el la 50 usonaj ŝtatoj kaj el Kolumbia distrikto. Ankaŭ estis kalkulitaj la loĝantoj de la libera aliĝinta ŝtato Portoriko, kies loĝantaro estis 3 808 610, kresko de 8,1% super la antaŭa jardeko.