Fromaĝkuko

nord-Amerika dolĉaĵo

La fromaĝkuko estas deserto preparata surbaze de rikoto aŭ plej ofte, kremfromaĝo, sukero kaj kelkfoje kun aliaj ingrediencoj, kiel ovoj, laktokremo kaj fruktoj: fragoj, beroj, vakcinioj, kaj eĉ citronojoranĝoj inter aliaj. Ĉiuj ĉi ingrediencoj estas metataj en paso farita el muelitaj biskvitoj. Kelkaj gustigaĵoj povas esti aldonitaj, kiel la marmeladoĉokolado.

Fromaĝkuko
vdr

La fromaĝkuko estas unu el la plej oftaj kukoj en la mondo kaj eble unu el la plej antikvaj farataj el derivaĵoj de la lakto. La unua mencio pri la fromaĝkuko aperas en la grekaj olimpikaj ludoj. Marko Porcio la Maljuna skribis la recepton en unu el siaj multaj libroj pri romia kuirarto, nomataj "De Agricultura".