Lajos Serly [lajoŝ ŝerli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Serly Lajos estis hungara-usonana komponisto, dirigento, instruisto.

Lajos Serly
Lajos Serly
Lajos Serly
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de marto 1855(nun 1855-03-19)
en Hungario PozsonyLosonc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 1-an de februaro 1939 (1939-02-01)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tibor Serly
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto
vdr

Lajos Serly [1] naskiĝis la 19-an de marto 1855 en PozsonyLosonc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempe ambaŭ urboj Bratislavo kaj Lučenec en Slovakio, li mortis la 1-an de februaro 1939 en Novjorko.

Orkestro-koruso de Lajos Serly en 1896

Biografio redakti

Lajos Serly frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, samtempe faklernejon pri ledisto. Li iĝis ano de gildo 1868, li maturiĝis en 1875. Li studis muzikon de Robert Volkmann en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, poste en simila akademio en Vieno de Franz Krenn. Li debutis kiel dirigento en teatro de Klagenfurt. Iam poste li hejmenvenis kaj aliĝis al teatra trupo de Andor Sztupa, li dirigentis en pluraj (tiam hungaraj) urboj. En 1880 li estis orkestrestro en Berlino, post la hejmenveno li laboris en Kolzsvár, fine li estis dirigento de Népszínház inter 1882–1885. Li fondis novan teatron, sed tio bankrotiĝis. Li elmigris al Londono en 1898, al Usono en 1905. Li aliĝis al hungara teatra trupo en Novjorko kiel komponisto kaj dirigento. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn, inter ili estis menciinda Tibor Serly. Li verkis kelkajn artikolojn sub nomoj Arion, Losonczi Lajos, r... l... kaj ...i...s.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • A tót leány
  • Cigány Panna
  • Ingyenélők
  • Csókon szerzett vőlegény
  • Titilla hadnagy

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-27. Alirita 2019-06-27.