Franz Krenn

aŭstra komponisto

Franz Krenn (n. 26-an de februaro 1816 en Droß; m. 18-an de junio 1897 en St. Andrä-Wördern) estis aŭstra komponisto.

Franz Krenn
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1816 (1816-02-26)
en Droß
Morto 18-an de junio 1897 (1897-06-18) (81-jaraĝa)
en Sankt Andrä-Wördern
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Infano Edmund Krenn
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Droß (distrikto Krems) kiel filo de lerneja instruisto, li ricevis sian unuan muzikinstruon de sia patro, poste de sia onklo, lerninto de Joseph Preindl, kaj de la pastro de sia hejmloko. Post finado de pedagogia kurso en Krems li komence estis helpinstruisto en Weikersdorf, sed en 1834 li iris al Vieno, kie li ĉe Ignaz von Seyfried studis kompozicion kaj kelkajn jarojn laboris kiel pianinstruisto de kortego-kantaj knaboj.

Ekde 1844 li tenis plurajn orgenistopostenojn, en 1862 li fariĝis kapelmajstro ĉe la Miĥaelo-preĝejo en Vieno kaj en 1869 li ricevis krom Anton Bruckner profesorpostenon por harmoniscienco, kontrapunkto kaj kompozicio ĉe Konservatorio de la Societo de la Muzikŝatantoj en Vieno, kie li laboris ĝis 1891. La komponisto Franz Krenn instruis kiel profesoro ĉe la konservatorio multajn gravajn muzikistojn, inter ili Gustav Mahler, Leoš Janáček, Alexander von Zemlinsky, Hans Rott, Mathilde Kralik, Adolf Wallnöfer kaj Hugo Wolf.

Lia treege ampleksa verkaro enhavas 29 mesojn, du oratoriojn "Bonifazius" kaj "Die vier letzten Dinge" samkiel rekviemojn, kantatojn, pli malgrandajn ekleziajn komponaĵojn, simfonion, arĉ- kaj piankvartetojn, orgenajn kaj pianajn komponaĵojn, krome instrulibron por orgenludado, lernejan kantinstruan libron samkiel muzik- kaj harmoniinstruan libron.

Franz Krenn mortis en la aĝo de 81 jaroj en St. Andrä-Wördern.

Elektitaj disĉiploj redakti