Ernő Király (aktoro)

Ernő Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Ernő (naskiĝis la 26-an de aprilo 1884 en Hungara reĝlando en Kiskeszi (nuntempe vilaĝparto de Veľké Kosihy en Slovakio), mortis la 2-an de septembro 1954 en Novjorko[1]) estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Kőnig, lia kuzo estis Andor Gábor.

Ernő Király
Persona informo
Naskonomo Kőnig Ernő
Naskiĝo 26-an de aprilo 1884 (1884-04-26)
en Malé Kosihy
Morto 2-an de septembro 1954 (1954-09-02) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Hermin Solti
Infano Kató Király
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr
Ernő Király

Biografio redakti

Ernő Király devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en Érsekújvár, li faris abiturienton en komerca mezlernejo, poste li eklaboris en oficejo. En 1903 li finis aktoran lernejon de Szidi Rákosi. En la sekva jaro li komencis sian aktoran karieron en Szabadka, poste en aliaj urboj, ekde 1908 jam en Budapeŝto. En 1911 li edziĝis, tiutempe li estis signifa aktoro, kantisto pri operetoj, lia voĉo ofte estis aŭdebla en gramofondiskoj. Li kantis eĉ ĵazojn. En 1922 li eksedziĝis. En la 1920-aj jaroj li alterne ricevis rolojn en Budapeŝto, Usono, Berlino. En 1929 li iĝis ĉefreĝisoro de teatro en Ĉikago, en la sekva jaro en Novjorko. Inter 1931-1935 li denove vivis en Budapeŝto, poste seniterrompe en Usono. Li denove edziĝis, ofte li movis en hungaraj rondoj (ekzemple hungarlingva dissendo de radio en Ĉikago). Li fondis dancistan lernejon, restoracion kaj teatran trupon, sed en Usono li ricevis nur negravajn rolojn.

Filmaj roloj (elekto) redakti

  • Az utolsó bohém (1913) - skeĉo
  • Tatárjárás (1917) – leŭtenanto Lőrenthey
  • Luxemburg grófja (1919) – René
  • Ida regénye (1934) – ĉefkelnero

Operetaj roloj (elekto) redakti

Referencoj, fontoj redakti

Literaturo redakti