The New York Amsterdam News

The New York Amsterdam News estas semajna ĵurnalo gvidata de la afrik-usona komunumo de Novjorko. Ĝi estis fondita la 4-an de decembro 1909 de James Henry Anderson en Harlem. En ĝiaj pintaj jaroj de la jardeko 1940, la ĵurnalo estis eldonita je 100.000 ekzempleroj semajne kaj estis unu el la kvar precipaj afrikusonaj ĵurnaloj de Usono. La ĵurnalo publikigis kolonojn de elstaruloj kiel W. E. B. Du Bois, Roy Wilkins, Adam Clayton Powell, Jr. kaj Malcolm X.

Eksteraj ligiloj redakti