Tibor Gergely
Tibor Gergely [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely Tibor estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, karikaturisto, ilustristo, instruisto, membro de Rondo Galilei. Lia origina familia nomo estis Grünstein ĝis 1902, lia edzino estis Anna Lesznai.
Tibor Gergely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grünstein Tibor |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de januaro 1978 (77-jaraĝa) en Novjorko |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Lesznai |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • pentristo • universitata instruisto • grafikisto • verkisto |
Tibor Grünstein [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de januaro 1978 en Novjorko.
Biografio redakti
Tibor Gergely devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, dume li vizitis ankaŭ Rondo Galilei kaj similan klubon Dimanĉa Rondo. Li konatiĝis en la klubo kun la estonta edzino Anna Lesznai. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis funkcion, tial post la falo ili rifuĝis al Vieno. Li studis litografion duonjaron en industriarta altlernejo en Vieno, poste li estis pentristo, karikaturisto kaj ilustristo. En 1931 la geedza paro revenis al Hungarlando, li instruis en privata grafikista lernejo. En 1939 li denove forlasis la landon pro la kontraŭjuda politiko. En Novjorko li estis sukcesa ilustristo de fabellibroj. Li vidviĝis en 1966.
El solaj ekspozicioj redakti
- Vieno (1926, 1997)
- Budapeŝto (1936, 1974, 1977)
- Novjorko (1942, 1950, 1989)
- Kalifornio (2010)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Vieno (1927, 1928, 1929, 1930, 1931)
- Prago (1929)
- Budapeŝto (1932)
- Novjorko (1960, 1964, 1966, 1974, 1987
- Tokio (1990)
- Madison (Nov-Ĵerzejo) (2003)
Elektitaj artaĵoj redakti
- Táj felülről (karbondesegnaĵo)
- Dalmát kisváros (1928)
- A fiatal Gyula (krajondesegnaĵo)
Fontoj redakti
- oficiala paĝo[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun foto kaj bibliografio[rompita ligilo]