La Delavara Golfeto estas golfeto de la Atlantiko. ĝi formas parton de la ŝtataj limoj inter Nov-Ĵerzejo kaj Delavaro, etendiĝante sudoriente 84 km ekde la kruciĝo de la rivero Delavaro kun la rojo Alloway ĝis aliro al la kabo May kaj la kabo Henlopen. Ĝi estas ĉirkaŭata de neprofundaj marĉoj.