Lujza Székely
Lujza Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Lujza estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Smura Lujza Magdolna [ŝmura], ŝia unua edzo estis Sándor Pethő, la dua László Acsay.
Lujza Székely | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Smura Lujza Magdolna |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1904 en ![]() |
Morto | la 1-an de junio 1998 en ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | László Acsay (1942–) Sándor Pethő (1926–1940) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Lujza Székely [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1904 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estis 1902) en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de junio 1998 en Novjorko (Usono).
Biografio
redaktiLujza Székely komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro en 1922. En la teatra jaro 1925 ŝi apartenis al Teatro Renaissance. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Operetoteatro (Budapeŝto) (1927)
- Teatro Belvárosi (1931)
- Teatro Magyar (1932-34).
Intertempe en 1926 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 gefilojn. En 1941 ŝi plene forlasis la scenejon (en la antaŭlasta jaro ŝi vidviniĝis). Ŝi denove edziniĝis, post la 2-a mondmilito la nova geedza paro forlasis la landon.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Nichols: Ábris rózsája - Rózsa Krisztina
- Mihály Eisemann: Vadvirág - Mária
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Diadalmas élet (1923) – Kitty
- A 111-es (1937) – princino Aglaya