El Diario La Prensa

El Diario La Prensa estas la plej antikva hispanlingva ĵurnalo de Usono, kiu estas distribuata ekde 1913 en Novjorko, estante la plej legata ĵurnalo en la hispana en tiu urbo. Ĝi havas 294.769 ĉiutagajn legantojn kaj 676.570 ĉiusemajne.

El Diario La Prensa apartenas al ImpreMedia, kiu estas la kompanio de ĵurnaloj plej granda de Usono. Ĝi sidejas en la 18a etaĝo, 1 MetroTech Center, Broklino, Novjorko. Ĝi estas la rezulto de kunfandiĝo farita en 1963 de du apartaj hispanlingvaj ĵurnaloj, "La Prensa" (kreita en 1913 de Rafael Viera), kaj "El Diario de Nueva York" (1947). Ĝiaj temoj estas ĉiaj kvankam dediĉas pli da spaco por latinamerikaj novaĵoj kaj aferoj.

Eksteraj ligiloj redakti