Malfermi la ĉefan menuon

József Brummer [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Brummer József estis hungara-usonana skulptisto, artkomercisto, artkolektisto, galeriestro. Lia persona nomo estis en Usono Joseph.

József Brummer
Pentraĵo de Henri Rousseau pri József Brummer (1909)
Pentraĵo de Henri Rousseau pri József Brummer (1909)
Persona informo
Naskiĝo la 22-an de oktobro 1883(nun 1883-10-22)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 14-an de aprilo 1947 (1947-04-14)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Q60535051
Profesio
Profesio artkolektanto • art dealer
Information icon.svg
vdr

József Brummer [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1883 en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sombor en Serbio), li mortis la 14-an de aprilo 1947 en Novjorko (laŭ hungara Vikipedio en 1945).

BiografioRedakti

József Brummer studis inter 1897-1899 en Szeged, poste en Reĝa Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, fine en simila lernejo en Munkeno. En 1904 li vivis en Parizo, en la sekva jaro en Artistkolonio (Nagybánya), fine li kreis en Budapeŝto kaj Szeged. En 1906 li kaj liaj du fratoj malfermis sian unuan galerion en Parizo, kie ili vendis afrikajn tribajn artaĵojn, japanajn presaĵojn kaj inkaajn artaĵojn apud nuntempaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Li lernis skulptadon de Auguste Rodin, grafikteknikon en privata akademio de Henri Matisse en 1908. Li ankaŭ ekspoziciis, tamen lia ĉefa negoco restis la galerio. Pro la 1-a mondmilito li translokigis la galerion jam sola al Manhatano, kie li faris sukcesan karieron.

Elektitaj ekspoziciojRedakti

  • Lia galerio ekspoziciis ĉiujare inter 1921-1938.

FontojRedakti

ReferencojRedakti