Vilma Lwoff-Parlaghy

Vilma Lwoff-Parlaghy [lvof-parlagi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lwoff-Parlaghy Vilma, en Usono Elisabeth Vilma Lwoff-Parlaghy estis hungara-usona pentristo, kiu pentradis en Germanio kaj Usono proksimume 120 portretojn de eminentaj amerikanoj kaj eŭropanoj inter ekde 1884 kaj ĝismorte.

Vilma Lwoff-Parlaghy
Vilma Lwoff-Parlaghy
Vilma Lwoff-Parlaghy
Persona informo
Naskonomo Brachfeld Vilma Erzsébet
Naskiĝo 15-an de aprilo 1863 (1863-04-15)
en Hajdúdorog
Morto 28-an de aŭgusto 1923 (1923-08-28) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Vilma Lwoff-Parlaghy
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of Andrew Carnegie
Portrait of Ludwig Windthorst
Q28008214
Chauncey Mitchell Depew, B.A. 1856, LL.D. 1887, Fellow 1888-1906
Self-portrait
vdr
Memportreto de Vilma Lwoff-Parlaghy

Vilma Brachfeld [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1863 en Hajdúdorog, ŝi mortis la 28-an de aŭgusto 1923 en Novjorko.

Biografio redakti

Vilma Erzsébet Brachfeld devenis el juda familio. Ŝi studis en privata pentrista lernejo en Budapeŝto, inter 1879-1883 en Munkeno, kie ŝia majstro estis Franz von Lenbach. Post siaj studoj ŝi pentradis precipe en Berlino, sed ekzemple en 1885 li kreis 3 portretojn pri Lajos Kossuth en Torino. En 1890 ŝi edziniĝis. En 1896 ŝi unue vizitis Novjorkon. Revenante al Eŭropo en 1899 ŝi denove edziniĝis kun la rusa princo Lwoff en Prago. Ili estis divorcitaj en 1903, sed ŝi ricevis la permeson daŭre uzi la titolon princino. Ŝi denove edziniĝis en la sama jaro kaj ŝi naskis filinon en 1905. Ŝi vivis en luksa hotelo de Novjorko ekde 1908 ĝismorte. En Novjorko ŝi kreis portreton pri Nikola Tesla.

Ŝi tre ŝatis la bestojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Munkeno (1883, premiita kun ora medalo)
  • Budapeŝto (1884)
  • Berlino (1889, 1894, premiita kun medalo de Berlino)
  • Vieno (1890, premiita kun ora medalo)
  • Parizo (1891, 1892)
  • Ĉikago (1893, premiita kun ora medalo)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • vidu la bildojn!

Fontoj redakti