Eduardo la 7-a

Brita reĝo (1841 - 1910)

Eduardo la 7-a (Albert Edward, Alberto Eduardo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, naskita la 9-an de novembro 1841 en Londono, mortinta tie la 6-an de majo 1910) estis reĝo de Britio, reĝo de la regnoj en la Brita Naciaro kaj imperiestro de Barato. Li estis tre populara kaj ŝatata societa persono.

Eduardo la 7-a
Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando
Imperiestro de Hindio
King-Edward-VII (cropped).jpg
Regado 19011910
Antaŭulo Viktoria
Sekvanto Georgo la 5-a
Coat of arms of the United Kingdom (1837-1952).svg
Persona informo
Edward VII
Naskonomo Albert Edward
Naskiĝo 9-an de novembro 1841 (1841-11-09)
en Palaco Buckingham
Morto 6-an de majo 1910 (1910-05-06) (68-jara)
en Palaco Buckingham
Mortis pro bronkitokorinfarkto [#]
Tombo Kapelo de Sankta Georgo [#]
Religio protestantismo [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Palaco Buckingham [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Universitato de EdinburgoChrist Church CollegeTrinity College [#]
Subskribo Eduardo la 7-a
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patro Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patrino Viktoria de Britio [#]
Gefratoj Viktorino Princino de Unuiĝinta Reĝlando • Alico de Britio • Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Princino Heleno de Britio • Princess Louise, Duchess of Argyll • Prince Arthur, Duke of Connaught and Strathearn • Prince Leopold, Duke of Albany • Princino Beatrico de Britio [#]
Edz(in)o Aleksandra de Danio [#]
Amkunulo Carmen Sylva • Alice Keppel [#]
Infanoj Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Georgo la 5-a de Britio • Louise, Princess Royal • Viktorino Princino de Britio • Maud de Kimrio • Prince Alexander John of Wales [#]
Profesio
Okupo aristokrato • artkolektanto • monarkopolitikisto [#]
Aktiva en Londono [#]
Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando Flago-de-Britio.svg
Dum 19011910
Antaŭulo Viktoria
Sekvanto Georgo la 5-a
Imperiestro de Hindio Star of the Order of the Star of India (gold).svg
Dum 19011910
Antaŭulo Viktoria
Sekvanto Georgo la 5-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Eduardo la 7-a

Li estis filo de reĝino Viktorino kaj la unua britia monarĥo el la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li regis de la 22-a de januaro 1901 (morto de lia patrino) ĝis sia morto.

Eduardo iĝis reĝo je la aĝo de 59 jaroj kaj estis princo-heredonto (kun la titolo Princo de Kimrujo) pli longe ol iu ajn alia brita reĝo (la nuna heredonto, Princo Karlo, naskiĝis en 1948, do estas heredonto nur de 58 jaroj). Dum lia regado, nun nomata Eduarda periodo, unuafoje estis rekonita la ofico de Brita ĉefministro. Kiel unua brita monarĥo Eduardo vizitis Rusion; li ankaŭ kontribuis al la modernigo de la brita militŝiparo kaj al reformado de la medicinaj servoj de la armeo.

BiografioRedakti

Eduardo estis dua infano kaj plej aĝa filo de reĝino Viktoria kaj ties edzo Alberto, princo de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li ricevis jam en aĝo de unu monato - fare de la patrino - la titolojn princo de Kimrio kaj earl de Chester. Eduardo studis en Universitatoj de Cambridge kaj Oxford. Kiam li - kiel simpla soldato - bivakis en Irlando (junio - septembro de 1861), havis amrilaton al aktorino, je plej granda indigno de la reĝa familio. Reĝino Viktoria kulpis lin pro morto de lia patro. Fakte la princo mortis je tifo, sed lin kortuŝis la amrilato de sia filo (li mortis je la 4-a de decembro 1861). Post la afero, Viktoria malpermesis por Eduardo la okupiĝon pri la ŝtataj aferoj. Li jam estis 50-jara, kiam oni sciigis lin pri laboro de la registaro.

Li edziĝis en 1863 (10-an de marto) al Aleksandra, plej aĝa filino de princo Kristiano, la estonta reĝo Kristiano la 9-a de Danio. Iliaj kvin gefiloj plenkreskiĝis (Georgo, princo de Jorko, pli posta reĝo Georgo la 5-a estis ilia dua filo). Dum Aleksandra okupiĝis pri la familio, la princo vizitis societojn en Anglio kaj en la kontinento. Li tre ŝatis ĉevalkonkursojn, velŝipadon kaj ĉasadon. Oni ofte klaĉ-skribis pri lia skandala vivo. Eduardo estis ankaŭ arda framasono.

Kiam mortis reĝino Viktoria la 22-an de januaro 1901, Eduardo surtroniĝis kaj oni kronis lin la 9-an de aŭgusto de 1902 kiel Eduardo la 7-a. Li vizitis en 1903 Francion, Parizon, kie li trafe kaj france parolis kaj populariĝis. Tio ebligis la aliancon de entento en 1904.

Pri Esperanto li diris:

 
 Mi opinias ke Esperanto estas granda bonaĵo por la homaro kaj esprimas la deziron ke ĝi havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson. 

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  Trovu « Eduardo la 7-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Sir Sidney Lee: King Edward VII (2 volumoj, 1925–1927)
  • Gordon Brook-Shepherd: Uncle of Europe (1975)