Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)
Alfredo Ernesto Alberto (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1844 en Windsor, mortis la 30-an de julio 1900 ĉe Kastelo Rosenau en Rödental) estis reganto de la germana Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao kaj dua filo de reĝino Viktoria de Britio.
Vivo
redaktiElektite en 1862 reĝo de Greklando li ne akceptis tiun dignecon. En 1866 li iĝis duko de Edinburgo kaj grafo de Kent kaj Ulster. La 23-an de januaro 1874 li edzinigis, kontraŭ la volo de sia patrino, en Sankt-Peterburgo la granddukinon Maria Aleksandrovna, unusola filino de caro Aleksandro la 2-a (Rusio). En la Brita mararmeo li iĝis en 1886 admiralo, en la germania armeo li estis generalo infanteria.
Post la morto de sia onklo Ernesto la 2-a (1893) li transprenis la regadon en la Duklando Koburgo-Gotao.
Familiaĵoj
redaktiLia ununura filo Alfredo suferis sub striktega edukiĝo kaj mortis antaŭ la patro en sanigejo Martinsbrunn apud Meran, pro memmortigo. La patro kulpigis pri tio sian edzinon kaj komencis drinki.
La plej proksima heredanto estis lia pli juna frato Arturo, duko de Connaught. Tiu tamen rezignis la tronon kaj lasis la heredon al la idoj de plia frato, la linio de la dukoj de Albany. Pro tio la sekva duko de Koburgo-Gotao fariĝis nevo de Alfredo, Karlo Eduardo, duko de Albany, estante sub kuratoreco de Ernesto de Hohenlohe-Langenburg, bofilo de Alfredo.
Inter la kvar filinoj de Alfredo edziniĝis la plej maljuna, Maria, kun la kronprinco de Rumanujo, la dua (Viktoria) kun grandduko Ernesto de Hesio (divorco en 1902), la tria (Aleksandra) kun la heredprinco Ernesto de Hohenlohe.
En lia honoro konstruitis la Stacidomo Reinhardsbrunn en Turingio laŭ brita konstrustilo kun princa pavilono.
Literaturo
redakti- Karl Heinz Wocker: Königin Victoria – Die Geschichte eines Zeitalters. Wilhelm Heyne Verlag, München 1991, ISBN 3-453-55072-2.
- David Duff: Victoria und Albert – Eine königliche Liebe. Wilhelm Heyne Verlag, München 1990, ISBN 3-453-04262-X.
Fontoj
redakti- Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 314, kio legeblas tie ĉi interrete.