Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao)

Ernesto la 2-a (naskiĝinta la 21-an de junio 1818 en Koburgo, mortinta la 22-an de aŭgusto 1893 en Reinhardsbrunn) estis suvereno de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao), do germania politikisto kaj komponisto.

Ernesto la 2-a
Ernest II.jpg
Coat of Arms of the Duchy of Saxe-Coburg and Gotha.svg
Persona informo
Naskonomo Ernst August Karl Johann Leopold Alexander Eduard von Sachsen-Coburg-Saalfeld
Naskiĝo 21-an de junio 1818 (1818-06-21)
en Coburg
Morto 22-an de aŭgusto 1893 (1893-08-22) (75-jara)
en Reinhardsbrunn
Tombo Pfarrkirche [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Bonna universitato [#]
Familio
Dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patro Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Patrino Princess Louise of Saxe-Gotha-Altenburg [#]
Gefratoj Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao [#]
Edz(in)o Princess Alexandrine of Baden [#]
Profesio
Okupo oficirokomponisto • pentristo [#]
Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao Flagge Herzogtum Sachsen-Coburg-Gotha (1911-1920).svg
Dum 18441893
Antaŭulo Ernesto la 1-a, lia patro
Sekvanto Alfredo, lia nevo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La filo plej maljuna de Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) vojaĝis multe kaj studis en Bonn. Li estis kavaliroficiroj sub servoj saksiaj kaj, estinte edzo de princino Alexandrine de Badeno ekde 1842, li ekdukis en la 29.1.1844.

Dum la jaroj revoluciaj de 1848 kaj 1849, trankviliginte per ĝustatempaj koncedoj la ekscititajn animojn, li unuigis la duklandojn de Koburgo kaj Gotao per komuna konstitucio. Lia armeo batalis kun la danoj kaj venkis en al batalo apud Eckernförde en la 5.4.1849. Post kiam la planoj por tutgermana unuiĝota regno fiaskis, li eniris la t.n. Ligon de la tri regnoj (Dreikönigsbündnis) inter Prusio, Saksio kaj Hanovro necesigante la Princan kongreson en Berlino en majo 1850.

Estante amiko de la franca imperiestro Napoleono la 3-a - kiun li Parize salutis antaŭ ĉiuj aliaj germanaj princoj - li provis en 1854 ĉe la eksplodo de la Krimea milito malhelpi aliancon inter Prusio kaj Rusio; en 1859 inverse Ernesto klopodis peri partoprenon de la prusoj en milito kontraŭ Francio.

Otto de Bismarck taksitis de li malmodernulo kaj esperoj liaj pri naskiĝo de Germanujo kuŝu sur la ŝultroj de Aŭstra imperio. Ernesto entuziasme ĉeestis la Princan tagon en Frankfurto ĉe Majno en la 1863-a jaro.

Per siaj partoprenoj de multaj gimnastikaj kaj pafistaj festoj (tiam oni pensis ke politikistoj ja enmiksiĝu en tiajn popularaĵojn) kaj la ŝato de la Nacia societo ktp. Ernesto nia iĝis dorlotitulo de la popolo. Tiel li, post la morto de reĝo Frederiko la 7-a (Danio) fortege engaĝiĝis ĉe la federacia dieto por la ido de la aŭgustenburga dinastio. Persone strebis li gajni por tio ĉi la francan imperiestron mem. Sed post sobra konsidero de la cirkonstancoj li aliĝis en 1866 al Prusio kaj partoprenis ankaŭ la Francian-Prusian Militon de 1870/71.

Mecenato kaj artŝatantoRedakti

 
Monumento en Oberhof de Johann Robert Korn

Lia duka moŝto estis muzikisto elstara kaj komponisto. Famas liaj operoj »Zaïre«, »Casilda«, »Santa Chiara«, »Diana von Solanges« kaj diversaj pli malgrandaj komponaĵoj. En 1862 li kune kun la edzino kaj ampleksa akompanantaro (inter kiuj naturscienculoj) vojaĝon al Egiptio kaj la Etiopia Imperio. La sciencajn rezultojn li eldonigis en la impresa volumo »Reise des Herzogs Ernst von Sachsen-Koburg-Gotha nach Ägypten« (Lepsiko 1864). En 1902 starigitis por li monumento en Oberhof kaj en 1903 en la kastela parko de Reinhardsbrunn.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Lepsiko 1906, p. 66 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti