Stacidomo Reinhardsbrunn

La Fervojhaltejo Reinhardsbrunn-Friedrichroda (germane: Haltepunkt Reinhardsbrunn-Friedrichroda) estas stacio ĉe la en 1870 konstruita Waldsaumbahn-linio en Turingio, Germanujo. La nuntempe neutiligita konstruaĵaro estas monumentprotektita. La kajo havas longecon de 226 metroj kaj altecon de 26 centimetroj.[1]

Stacidomo Reinhardsbrunn

Historio

redakti

La akceptejo planitis en 1895 kaj malfermitis en 1897. La komplekso estas konstruita laŭ angla landdomstilo kun libera kunmeto de altece diferencantaj eroj, grandaj groptegmentoj, orieloj miksite per turingia framskeletstilo. Ŝajne la stacidomo estas reverencaĵo antaŭ la tiam en la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao regantaj kaj en Britio naskiĝinta Alfredo, la dua filo de reĝino Viktoria (Britio). Por li kaj la familianoj faritis malantaŭ la stacidomo propra princa pavilono kie la nobeloj povis digne restadi.

En la 1920-aj jaroj alvenis ligna tegmento superkaja kaj la ĉetegmenta trabfakaĵo parte ricevis plusajn bretojn. En 1929 finfaritis Turingia Arbarfervojo inter Gotha kaj Tabarz kaj ricevas apude propran haltejon tiel ke ŝanĝo inter tramo kaj trajno faciliĝis. En la 1930-aj jaroj la tramoj tiom ŝatitis ke oni organizis po 22 veturojn potage.

Post Turniĝo giĉetservo ĉesis kaj Deutsche Bahn ĝenerale ekneglektis la tuton. Aĉetintereson fare de la municipo Friedrichroda maleblis tro altaj postuloj fare de Deutsche Bahn. Sekve akiris la urbanoj nur la antaŭplacon unue.[2] En la 3.6.2015 aŭkcie sukcesis akiro de la tuto komplekso fare de la urbo por la sumo de 2.500 eŭroj; kondiĉo estas deviga zorgado pri restaŭro, tenado kaj utiligo senchava.[3] En septembro 2017 tro kadukaj alkonstruitaĵoj forigitis tiel ke la pli libere staranta stacidomo eĉ pli imponas nun.[4]

Bildaro

redakti
  1. Prie sur DB-fakpaĝo. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2019-06-02 .
  2. Heiko Stasjulevics: Der Bahnhof Reinhardsbrunn: Verfall und Vandalismus En: Thüringer Allgemeine, Gotha.24.5.2014.
  3. Deutsche Grundstücksauktionen AG: Aŭkcikatalogo 2015, p. 10.
  4. OTZ-gazetartikolo prie[rompita ligilo]