Malfermi la ĉefan menuon

Tabarz (Turingio)

komunumo en Germanio
(Alidirektita el Tabarz)

Bad Tabarz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 3 931 loĝantojn. Ekde marto 2017 la loko nomiĝas oficiale Bad Tabarz. Ekde 2001 ĝi estas ŝtate agnoskita Kuracloko laŭ Kneipp, ekde 2016 Kneipp-kuracbanejo.

Tabarz
Blazono
Bad Tabarz in GTH.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Koordinatoj 50°52′57″N 10°30′48″O  /  50.8825°N, 10.51333°O / 50.8825; 10.51333 (Tabarz (Turingio))Koordinatoj: 50°52′57″N 10°30′48″O  /  50.8825°N, 10.51333°O / 50.8825; 10.51333 (Tabarz (Turingio))
Alto super la marnivelo 400 - 440 m
Areo 21,15 km²
Loĝantaro 3931 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036259
Poŝtkodo 99891
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5808
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067064
Komunumestro Matthias Klemm
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Theodor-Neubauer-Park 1
Oficiala retejo https://www.tabarz.de/
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

GeografioRedakti

La klimata kuracloko situas en la nordokcidenta Turingia Arbaro je distanco ce ĉ. 4,2 km al Großer Inselsberg (916,5 m). El pluraj fontoj en la arbarzono inter la forstaj lokoj Kleiner Inselsberg kaj Tanzbuche estiĝas la rojo Laucha. La Laucha-ravino kun arbaroj, kavernoj kaj deklivaj alten starantaj rokoj estas tre ŝatata migradzono ĉe al suda rando de Bad Tabarz. Laucha fluas en la zono de Tabarz la plejan distancon en ujo cementita norden, en la direkto de Hörsel bonvenigonte la rojon Muhlbach (venanten el Cabarzer Mühlengrund).

En la sudo de la komunumo altiĝas la montoj Datenberg (641,3 m) kaj Zimmerberg (629,7 m), inter kiuj fluas Laucha; eoste estas Finstere Tanne (519,9 m) kaj norde Töpfersberg (415 m).

HistorioRedakti

Elfosado en la medio de la roknaza Burgo Torstein konfirmis, ke jam en prahistoriaj tempoj en la arbaroj norde de Großer Inselsberg ja setlis homoj. Dum floranta Mezepoko instalitis minumume tri burgaj kompleksoj apud Tabarz; Burgo Torstein estis sur eta montsprono de Kleiner Wagenberg, ĉ. 80 m super Lauchagrund-ravino. Ĝi staris ĉ. 3 km sudueste de Tabarz. Rekte ĉe Burgo Torstein kondukas mezepoka komercvojo ĝis Grenzwiese/Kleiner Inselsberg - kiu ja samas la hodiaŭan landan ŝoseon L 1024. Tie ĉi estis iam la nur 1 km inter si distancantaj burgoj Stolzenburg kaj Leuchtenburg.[1] La laciga kaj ofte danĝera vojo kondukanta tie ĉi estis ankaŭ fundamento por la evoluo de la etsetlejoj Tannenfurte kaj Cabarz.

Cabarz menciitis unuafoje en 1397 kaj venis en 1400 en la posedon de la benediktanoj de Reinhardsbrunn. La plejparto de la enloĝantoj perlaboris la vivon enarbare. Terenkultivo faritis ĉe deklivaĵoj parte sur artefaritaj terasoj kiuj videblas ĝis nun ĉe Nonnenberg kaj ĉe Tabarzer Berg malsupre de Deysingslust. Ankaŭ lignokarbistado estis praktikata ofte.

 
La kuracejo ĉe Wachkopf ĉe la uesta rando de Cabarz
 
Tabarz ĉ. la jaro 1900

Post la abolicio de Klostro Reinhardsbrunn dum Reformacio en 1525 Tabarz kaj Cabarz apartenis al la landa Administradujo Reinhardsbrunn, poste al la Duklando Saksio-Gotao, ekde 1672 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj ekde 1826 al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. En la ĉirkaŭaĵo de la muelejo Untermühle kaj de tie konstruita duka ĉasdomo (kies posedantoj rajtas publike bierfari jam en 1562) evoluis la en 1614 unue menciita vilaĝoparto Klein Tabarz. Fajrego en Cabarz detruis domaron (escepte de nur 10 ejoj savitaj). Aliaj incendioj estis en Groß Tabarz en 1682 kaj 1821, en Cabarz en 1839.

Disde la komenco la lokoj influitis de forstado kaj bestobredado, krome per ekspluatado de kupro kaj arĝento. Post 1730 la minejlaboro malkreskis senteble anstataŭigote per fabrikado kaj komercado de dreliko, korboj kaj semoj. La ankaŭ ekzistantaj metioj de lin-teksado kaj transportado formortis post industriigo. Multaj enloĝantoj komencis hejmlabori restante relative malriĉaj. Ekde 1875 malkovritis turismo kaj venis ankaŭ novaj fabrikoj ekde 1900. Konataj gastoj estis i.a. Theodor Fontane, la Struwwelpeter-verkisto Heinrich Hoffmann, la wagneroperkantisto Max Alvary kaj la berlina grandentreprenisto Carl Spindler, kunfondinto de la kirkkonstruemula societo Tabarzer Kirchenbauverein (1892).

En la vilaĝoparto Cabarz oni vidas proksime de la preĝejo ĉefdomo peltista kie prilaboritis peltoj de ruĝaj vulpoj; por tiu bestoj ekzistis ĉe la vilaĝorando ankaŭ propra ĉirkaŭbaraĵo.

Cabarz longan tmepon pli gravis havante jam frue lernejon kaj kirkon. Ĉiuj enloĝantoj de la valo apartenis paroĥuje tien ĉi kaj frekventis ankaŭ la lernejon tiean. La evoluo de la hodiaŭa komunumo Tabarz faritis laŭ tri paŝoj. Jam en 1866 setlejero de ĉe najbara Nonnenberg-monto kunfandiĝas kun [[Cabarz[[. La unuiĝo de Kleintabarz kaj Großtabarz je Tabarz faritis en la jaro 1925-a. Kaj finfine en 1946 Cabarz kaj Tabarz kunigitis je Tabarz. Kvar aliaj komunumoj aliĝis en 1975 al la Komunumaro Tabarz.

Dum la Dua mondmilito pli ol 100 punlaboristoj devigitis labori en Tabarz ĉe Adloffwerk, ĉe Firma Richard Engel kaj ĉe la Duka forstoficejo.[2]

Pro konstatita kuracbankvalito Tabarz plirangiĝis ekde la 9.3.2017 je Bad Tabarz[3]

ĜemelurbojRedakti

Jen la feliĉaj ĝemelurboj de bela Bad Tabarz:

VidindaĵojRedakti

Kirko de TabarzRedakti

La protestantisma Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo' konstruitis inter 1912 kaj 1924 havante barokozan stilon. Samtempe liveris la orgenon la firmao P. Furtwängler & Hammer el [[Hanovro][. La impona interno ŝuldiĝas al la monkolektado kaj propra malavaremo de Carl Spindler. La altara bildo muntitis post la konsekro en la 17.5.1914 estante kopio de nederlanda majstro. Havas la kirko ruĝan, brikkovritan groptegmento]]n, ankaŭ la iomete pli malalta kaj duonronda altarejo. La kvadrata turo havas lanternon belan kun turglobo kaj ventoflago. Alia (pli malnova, de 1650 datumanta) protestantisma preĝejo troviĝas en la vilaĝoparto Cabarz.

Kirko de CabarzRedakti

La senpatrona vilaĝokirko protestantisma havas interesan historion. Princo-elektisto Johano Frederiko la Grandanima ordonis je la komenco de la 16-a jc la unuiĝon de la komunumoj de Cabarz kun la najbaraj lokoj Kleintabarz, Großtabarz kaj Nonnenberg al la nova eklezia grandkomunumo Waltershausen-Langenhain. En 1536 la komunumo ricevis sian propran paroĥestron. Duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) konstruigis propran kirkon por la Cabarzanoj. La komunumo Waltershausen-Fischbach, aparteninte al Schwarzhausen, iĝis nova ano de la komunumaro; ties unua paroĥestro iĝis Andreas Erlemann. En 1660 estiĝis por kreskanta komunumo nova ejo kiu brulkonsumiĝis jam en la 15.11.1669. Damaĝitis tiam ankaŭ la lerneja loĝejo, 16 privataj domoj kaj tri garbejoj. Inter 1670 kaj 1673 konstruitis nova preĝejo financite per ĉiuj vilaĝoj koncernitaj. En 1713 oni instalis novan orgenon, lignan barelvolbon kaj du (parte eĉ tri) galeriojn. Ankaŭ la ambono kun son-kufo bela. Konsekro faritis en la 19.8. kaj en la 13.9. surmetitis ankaŭ la nova turpinto. Nova orgeno el la fabriko de la tabarca orgenfaristo Johann Valentin Knauf instalitis inter la jaroj 1823–1825. Kiel multaj aliaj kirkoj ankaŭ la kabarca devis, dum la Unua mondmilito transdoni la sonorilojn por fandiĝo pro kanonfarado. Dum la GDR-tempo faritis nova tegmento kaj larmofunga protekto. Post la Turniĝo refaritis la tura fasado.

Struwwelpeter-parkoRedakti

Feriumis inter 1884 kaj 1894 Heinrich Hoffmann en Tabarz, la verkisto de la famega porinfanaĵo Struvelpetro-serio. Sekve aranĝitis en 1994 en Tabarz Struvelpetra parko en kiu spekteblas lignoskulptaĵoj kun figuroj kaj scenoj el la menciita libro. Informtabuloj abundaj informas rememorigas la koncernan epizodon. Krome troviĝas strato kaj memorŝtono pri la restadoj oftaj de Hoffmann en Tabarz.[4]

Aliaj aferojRedakti

Bad Tabarz estas ekde 1875 altestimata ripozuma kaj kuraca loko havante multajn naturajn belecojn (ekz. Backofenloch kaj Aschenbergstein).

  • La vilaĝa tilio ankoraŭ interpreteblis kiel t.n. danctilio, do renkontiĝloko.
  • Regionhistoria muzeo estas rekte en la historia centro de Cabarz apud la kirko en la iama lernejo. Por povi plilarĝigi la straton oni translokis la domon en 1899 je 4,25 metroj.[5]
  • Ekzistas pluraj parkoj, ekz. Theodor-Neubauer-parko kun la tombo de Theodor Neubauer, Struvelpetra parko ĉe Lauchagrund kaj Steinpark: ĉevande el 22 diversaj ŝtonspecoj faritis elmontro de la tavoloj de la Turingia montaro.
  • La kuracparko Kurpark Winkelhof en la suda rando de Cabarz havas scenejon por koncertoj kaj spektakloj diversaj.
  • En la ravinon Lauchagrund (sude) kondukas promenejo kun 40 vilaoj el la periodo de spekulanto-kompanioj. Suden kondukas parksimila zono al la Kneipp- kaj herbarĝardeno kaj la tenisludejo. Lignaj skulptaĵoj struvelpetraj ambaŭflankas.
  • En la centro en la iama poŝtejo troviĝas unu el la plej grandaj privataj kolektoj pri mineralaĵoj de Turingio.
  • Ueste ĉe la arbarrando de Datenberg estas rododendra ĝardeno kaj skisaltejo.
  • La banejo Kur- und Familienbad TABBS estas granda amuziĝ- kaj ripozumkomplekso.
  • Mallonge for de la centro de Bad Tabarz estas la porturisma informocentro gastante ĉe KuKuNa (centro pri arto, kulturo kaj naturo).
  • Malfermitis en 2015 sur Großer Inselsberg belvida turo 21 metrojn alta kun filio de la turisma agentejo.
  • Ĉe la piedo de Datenberg estas ankaŭ arbaro por grimpemuloj.
  • La centra parko ĉe la leghalo havas eĉ hodiaŭ formon de tenisa ludkampo; ne mire ĉar surloke troviĝas unu el al unuaj publikaj tenisejoj en Germanujo kio pluse allogis fremdulojn en tempo kiam teniso estis sur kontinenta Eŭropo ankoraŭ elita sporto.

Ekonomio kaj trafikoRedakti

La ekonomio de Bad Tabarz estas kvazaŭ komplete en konekto kun turismo. Tamen ekzistas kelkaj etaj metiejoj; Bad Tabarz havas du klinkojn, Inselsbergklinik] (onkologio) kun 248 litoj kaj Klinik am Rennsteig (ortopedio, kardiologio, diabetologio).

La loko situas ĉe la federacia ŝoseo B 88 kaj la landa ŝoseo tra Rennsteig al Brotterode. Alirejo al la aŭtoŝoseo A4 estas je distanco de ĉ. 6 km en Waltershausen. En Bad Tabarz, ĉe la eosta vilaĝorando, estas la kapstacio de Turingia Arbarfervojo. Busservoj ekzistas al Brotterode, Bad Liebenstein, Ruhla, Bad Salzungen, Oberhof kaj Eisenach kaj al Rennsteig/Großer Inselsberg. Bad Tabarz situas ĉe la t.n. Germana ludilstrato honoranta la grandan renomon kiun iam havis la fabriko de ludiloj. Menciindas ankaŭ perfekte instalita aro da ciklovojoj norden laŭ Laucha-rivereto al Waltershausen kaj Gotha, eosten al Friedrichroda kaj Reinhardsbrunn kaj uesten al Winterstein, Seebach kaj al Hörselberg-montoj.


ElstarulojRedakti

Orgenfaristo KnaufRedakti

Rimarkindas la historio de la orgenfarista Knauf-familio el Großtabarz. Johann Valentin Knauf, filo de ĉarpentisto, lernis fremduje la metion orgenfaran akirante en la jaro 1789-a la privilegion pri la instrumentofarado. Ĉar tiam post la Sepjara milito multaj orgenoj bezonis reparon aŭ novfaron la mendoj ĉefirmaenne malmultis. Dum kvar generacioj la Knauf-oj faris aŭ reparis belsonajn orgenojn por pli ol 100 kirkoj.[6]

Aliaj personuloj kun rilatoj al Bad TabarzRedakti

LiteraturoRedakti

  • J. Biemüller: Spezial-Karte der Sommerfrische Gross-Tabarz und Umgebung. 1904.
  • Heinrich Funke, W. Müller: Aus der Geschichte der Kurorte Tabarz-Cabarz im Thüringer Wald. Verlag Benke Tabarz, sen jarindiko
  • Herbert Kürth: Friedrichroda, Tabarz, Waltershausen. Tourist Wanderatlas von F. A. Brockhaus, Leipzig 1976
  • Carl Lerp: Geschichte von Cabarz und Tabarz mit dem Inselberge. Schmidt, Friedrichroda 1883. (surrete)
  • Carl Lerp: Die Sommerfrische Tabarz (Grosstabarz u. Kleintabarz) und nächste Umgebung. Ein Führer für Kurgäste und Touristen. Veröffentlicht von Jac. Schmidt u. Co, 1889
  • Horst H. Müller: Der Thüringer Wald und Randgebiete. Tourist Verlag, Leipzig 1988, ISBN 3-350-00263-3, p. 686–691

NotojRedakti

  1. Thüringer Landesvermessungsamt: TK25 – Blatt 5128 Ruhla, Erfurt 1992, ISBN 3-86140-048-0.
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser, Band 8 Thüringen. Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 101
  3. Gazetartikolo ĉe focus.de
  4. http://www.tabarz.de/erleben/sehenswertes/struwwelpeter-park Prie sur porturisma retpaĝaro]
  5. Christa von Schemm-Müller: Eine verrückte Sache. Die alte Schule von Cabarz. En: Hörselberg-Bote, Nr. 74/2008, p. 50–52.
  6. Fritz Reinboth: Die Orgelbauerfamilie Knauf – ein Beitrag zur Orgelgeschichte Thüringens, Pape-Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-921140-78-1, p 328

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

 
Tabarz en 1900

Eksteraj ligilojRedakti