Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Waltershausen en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio de Germanio. Ankaŭ en aliaj partoj de Germanlingvio ekzistas samnomaj loĝlokoj, ekzemple monaheĵo kaj komunumoparto de Saal an der Saale en la federacia lando Bavario de Germanio.

Waltershausen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 650 loĝantojn. Komence de 2014 al la komunumo aldoniĝis la teritorio de la antaŭa sendependa kaj okcidente najbara komunumo Emsetal.

Waltershausen
Blazono
Waltershausen (Germanio)
Waltershausen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03622
Poŝtkodo 99880
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067072
Subdivido Urbokerno kaj 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Michael Brychcy
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 12650 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 54′ N, 10° 33′ O (mapo)50.897510.555833333333Koordinatoj: 50° 54′ N, 10° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 31,33 km²
Oficiala retejo http://www.waltershausen.de
vdr

Historio redakti

Kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: de la salvojo inter la Werra-valo kaj Erfurto kun komerca vojo de Eisenach al Saalfeld, flanken al la famkonata t.n. Reĝa vojo, latine: Via Regia. De la ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis la Nikolao-pordego kaj la Turo de la potfaristoj.

La konstruo de Kastelo Tenneberg je la fino de la 12-a jarcento markis la evoluon de Waltershausen al fortikita urbo, kiu tamen pro la proksimeco de la urbo Gotha grandan gravecon neniam atingis. Ĝi alikonstruitis je la mezo de la 16-a jarcento renesancstile. Farado de pupoj, porcelanaĵoj, butonoj, gumaĵoj ankaŭ gravis en Waltershausen.

Hodiaŭ la urbo havas, krom la centran kernon, la jenajn kvartalojn: Fischbach, Ibenhain, Langenhain, Schmerbach, Schnepfenthal, Schwarzhausen, Wahlwinkel kaj Winterstein.

Vidindaĵoj redakti

Memorindas ankoraŭ la preĝejo, certe la plej grava barokstila kirka konstruo de la protestantoj antaŭ la konstruo de la dresdena preĝejo de la Virgulino de George Bähr. La orgeno ene estas de Trost, ankaŭ famas la pentraĵo kupola. La urbodomo de 1441 sur la centra bazarplaco estas la dua plej malnova trabfakaĵo en Meza Germanio.

En la urboparto Schnepfenthal troviĝas la gimnazio Salzmann-lernejo specialigita je lingvoinstruado.

Jen listo vidindaĵara:

Elstaruloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
la urbodomo en vintro
 
kastelo Tenneberg
 
urba kirko