Friedrich HOLBEIN (naskiĝinta en la 19-a de marto 1856 en Waltershausen, mortinta en 1940) estis germana pentristo kaj grafikisto.

Friedrich Holbein
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1856 (1856-03-19)
en Waltershausen
Morto 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
bazlernejo en Waltershausen, Schulplatz 6, kiu nomatas por Friedrich Holbein

Vivo kaj kreiva agado redakti

Friedrich Holbein estis la filo de tolteksisto. Jam dum la frekvento de la elementa lernejo li montris desegnistan talenton. Ĝis la aĝo de 30 jaroj li laboris kiel hejmlaboristo de pupfabriko de Waltershausen pentrante pupkapojn. Aŭtodidakte li lernis desegnadon kaj penetradon. Siajn motivojn li trovis en la naturo.

En la 1889-a jaro li renkontis la verkiston August Trinius. Tiu ĉi petis lin ilustri la migradajn librojn. Por tio li faris provdesegnon de la hotelo Preußischer Hof ĉe Großer Inselsberg kaj subskribis la unuan fojon en la gastlibro de la gastejestro. De tiam li migris ĉiujn dimanĉojn kaj festotagojn al la Inselsberg-monto.

Jam dum la unua jaro de la kunlaboro de Trinius kaj Holbein aperis la libro Der Rennstieg - eine Wanderung von der Werra bis zur Saale kun 12 lignogravuraĵoj. Pere de Trinius la desegnoj de Holbein prenitis ankaŭ por ilustri tutfamiliajn gazetojn, kiel ekzemple Die Gartenlaube.

De 1892 ĝis 1912 Holbein faris ĉ. 300 desegnaĵojn por Trinius kaj ĉ. 400 por aliaj. Liaj motivoj koncentriĝis pri la senperaj ĉirkaŭaĵoj ekz. Kastelo Tenneberg, Lauchagrund, Inselsberg. Sed en ĉiuj kvar sezonoj li pentris Kastelon Reinhardsbrunn al kiu li havis apartan rilaton, ĉar tie ĉi aktivis lia avo kiel artĝardenisto.

En 1913 Holbein festis sian 900-an grimpadon sur Inselsberg-monto. Holbein havis ankaŭ daŭran ekspozicion en la gastejo Goth'scher Hof sur la montopinto. En 1916 Holbein ricevis mendon fare de la Duka kortega ĉambro kaj la Agrikultura ĉambro. Mendoj venis eĉ el Napolo, Jutlando kaj Roterdamo. Ekde 1918 Holbein publikigis proprajn migrado-rakontojn en la loka gazetaro. Mallonge antaŭ la morto (1940) li skribis sian nomon en la gastlibro de Inselsberg por la 2244-a fojo.

Honoroj redakti

La elementa lernejo ĉe Schul-placo en Waltershausen nomitis en la 2002-a jaro por Holbein.

Eksteraj ligiloj redakti