Burgo Hermannstein (Waltershausen)

Burgo Hermannstein estas pereinta mezmezepoka spronremparo en Schnepfenthal, urbokvartalo de Waltershausen, Germanujo. La fundamentoj de la iama altaĵburgo troviĝas je alteco de 456,4 metroj ne tute 3,5 km for sudeosten de Kastelo Tenneberg, je ĉ. 2 km nordoriente de Friedrichroda kaj ĉ. 1 km sude de Schnepfenthal sur la eosta rando de la mallarĝa kaj roka montodorso Wachkopf. La tuto estas nun enarbare kaj forstista servovojo tratranĉas la okcidentajn murojn. Migradantoj informatas per lokaj signoj ĉi-prie kaj ĝi estas ene de la rondmigradopadaro de Friedrichroda. Malsupre de ĝi estis mezepoka strato kondukanta disde Friedrichroda en la direkto de Leina (Georgenthal) kaj Gotao.[1]

Burgo Hermannstein

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 52′ 18″ N, 10° 34′ 53″ O (mapo)50.871710.5814Koordinatoj: 50° 52′ 18″ N, 10° 34′ 53″ O (mapo)
Burgo Hermannstein (Waltershausen) (Turingio)
Burgo Hermannstein (Waltershausen) (Turingio)
DEC
Burgo Hermannstein (Waltershausen)
Burgo Hermannstein (Waltershausen)
Situo de Burgo Hermannstein (Waltershausen)
Burgo Hermannstein (Germanio)
Burgo Hermannstein (Germanio)
DEC
Burgo Hermannstein
Burgo Hermannstein
Situo de Burgo Hermannstein
Map
vdr

Historio redakti

 
Plano de la eksa burgo

Burgo Steinfirst menciitis kiel remparo de la senjoroj de Döllstädt en la inter 1418 kaj 1419 skribita kroniko Thüringische Landeschronik de la eisenach-a historiisto Johannes Rothe. Ĝia konstrudato, uzo kaj detruo rekte koneksiĝeblas al la Turingia-hesia milito pri sukcedo (1247–1263). Laŭdire la kastelo jam en 1260 estis malkonstruita kial la defendantaj kavaliraj ŝtelistoj baradis la alirejojn al Klostro Reinhardsbrunn. Pro ĝia observaden perfekta situo la monteto plurfoje, laste dum la Tridekjara milito (laŭ instigo de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) provizitis per gvatadloko.

Etimologiaĵoj redakti

La nomo Wachkopf estas le ekde 1512 dokumentebla kaj ĝisnun kutima nomo de la monto, dume Herrmannstein referencas al ebla konstruinto. Laŭ Raimann temis pri landgrafo Hermano la 1-a kiu mendis la burgokonstruon. Sed tio tre malverŝajnas kaj kontraŭuus al la informoj de ĉe Rothe. Ĝis 1998 Hermannstein ankaŭ nomiĝis gastejo je la vilaĝorando de Schnepfenthal. Steinfirst kaj Steinfurt atestas malnovajn forstejajn nomojn tre proksimajn al la burga loko - ilin uzis ankaŭ la Rothe-kroniko.[2]

Bagatelaĵoj redakti

Eble ŝtona plato el la kastelparko de Reinhardsbrunn originas el Hermannstein-burgo. La waltershausen-a pentristo Michael Thiem faris en 1988 por la enirejzono de la intertempe malkonstruita Gastejo Hermannstein vandbildon kun fikcia aspekto de la burgo kiel kuliso.

Literaturo redakti

  • Thomas Bienert: «Burgstelle Hermannstein» – Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 88–89.
  • Michael Köhler: «Hermannstein, Steinfirst, Steinfurt, Wachkopf» – Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 137.
  • Wilhelm Bickel: Heimatbuch von Schnepfenthal – Rödichen in Thüringen. Verlag der Gemeinde Schnepfenthal-Rödichen, Waltershausen 1939.
  • Heinz Raimann: Die Burg auf dem Hermannstein. Ĉe: Hörselberg-Bote. Heft 46. Heimat Verlag Hörselberg, Wutha-Farnroda 2001, p. 32–33.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Thüringer Landesvermessungsamt TK25 – Blatt 5129 – Waltershausen, Erfurt 1997, ISBN 3-86140-065-0
  2. Luise Gerbing: Die Flurnamen des Herzogtums Gotha und die Forstnamen des Thüringerwaldes zwischen der Weinstrasse im Westen und der Schorte (Schleuse) im Osten; namens des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde bearb. und hrsg. von Luise Gerbing, G. Fischer, Jena 1910 (interrete)