Burgo Winterstein estas ruino en alteco de 370 metroj kaj iama akvokastelo en Winterstein, urbokvartalo de Waltershausen en Germanujo.

Burgo Winterstein

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 53′ 0″ N, 10° 27′ 15″ O (mapo)50.883310.4543Koordinatoj: 50° 53′ 0″ N, 10° 27′ 15″ O (mapo)
Burgo Winterstein (Turingio)
Burgo Winterstein (Turingio)
DEC
Burgo Winterstein
Burgo Winterstein
Situo de Burgo Winterstein
Burgo Winterstein (Germanio)
Burgo Winterstein (Germanio)
DEC
Burgo Winterstein
Burgo Winterstein
Situo de Burgo Winterstein
Map
Konstruita 1307
vdr
Burgo Winterstein

Historio redakti

La akvonkastelon konstruigis en 1307 la senjoroj de Wangenheim, posedantoj de la unuafoje n 1307 menciita komunumo. Restaŭradlaboro profunda estis en 1513. La homoj ĉirkaŭ la burgo ĉefe perlaboris la monon per komercado per lignaĵoj kaj kuproekspluato. Damaĝite dum la Tridekjara milito la burgo estis ekde 1638 kaduka kaj ne plu renovigitis. La voktejo almenaŭ enloĝitis ĝis la fino de la 18-a jarcento.[1]

Sur la areo burga kun nove aranĝita kastelĝardeno staras la ruino kun relative multaj restoj de gotikaj fenestroj kun ogiva arko, la voktejo framskeleta, regiona muzeeto kaj porgastara domo Haus des Gastes. Dua burga komplekso nome Sommerstein troviĝis ĉe la suda rando de Winterstein. Hodiaŭ nenio plu surloke rekoneblas krom fosaĵo.

 
Stutzel-tombo

Hundotombo redakti

Laŭlegende hundo nome Stutzel portadis dum la Tridekjara milito amkonfesleterojn al Gotao kaj dankesprime entombigitis tie ĉi post geedzeco de la feliĉigitoj en 1630.

Ludwig Bechstein kontraŭe publikigis en sia libro Thüringer Sagenbuch alian legendon laŭ kiu la hundo estis de ĉefĉasisto kortega portante leterojn al Kastelo Friedenstein. La vidvino de la ĉasisto laŭdire entombigitis la hundon sur la loka tombejo. Nur post protestoj ĝi trovis la lastan kvieton ĉekastele kun bela tomboŝtono. Cetere, la enskribaĵo citita ĉe Bechstein malsamas al la hodiaŭ surloke videbla versio.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti