Malfermi la ĉefan menuon

Kastelo Friedenstein (Gotha)

(Alidirektita el Kastelo Friedenstein)
Kastelo Friedenstein
Spektantarejo de la baroka Ekhof-teatrejo.
La t.n. Elefanto de Friedenstein el aŭro kaj arĝento.
La Duka muzeo, kiu dum jardekoj servis kiel naturscienca muzeo.

Kastelo FRIEDENSTEIN troviĝas meze de la urbo Gotha. Ĝi estis konstruita tie, kie estis ĝis 1567 la Kastelo Grimmenstein.

Muzea komplekso en la ĉefa kasteloRedakti

Hodiaŭ en la kastelo troviĝas tri muzeoj: la Kastela Muzeo propras en pli mallarĝa senco (Schloßmuseum), la Natura Muzeo (Museum der Natur) kaj la Historia Muzeo (Historisches Museum).

Kastela MuzeoRedakti

Tie ĉi videblas la pompaj dukaj ĉambroj de la 17-a ĝis la 19-a jarcento, kiu etendas sin tra du aloj de la granda kastelo. La kulturhistorie gravegan kortejon de Gotha vizitadis i.a. Goeto, Voltaire, Friedrich der Große kaj Napoleono. En la muzeo vidindas meblaro historia, multvaloraj horloĝoj, porcelanaĵoj, bildoj, moneroj ktp. Oni montras aĵojn el oro, arĝento, ivoro, sukceno kaj naŭtilo, aferojn el la Malproksima Oriento kaj eĉ originalan ĉapelon de Napoleono.

Brilas ankaŭ la nove aranĝitaj ĉambroj kun prezento de la ampleksa kabineto pri naturaĵoj kaj kuriozaĵoj (de antaŭ 1656) kun pentraĵoj, gravuraĵoj, libroj, moneroj, astronomiaj instrumentoj, globoj, atlasoj, eburaĵoj ktp. Fondojaro de la kolektoj de moneroj estis 1712, kiam estis akirita la kolekto de la princo Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt kun 18821 pecoj. Hodiaŭ la kastelo posedas ĉ. 130000 monerojn.

Natura MuzeoRedakti

La unua daŭra ekspozicio de tiu nova muzeo kun la titolo "Bestoj en la turo" montras en la okcidenta turo remburitajn bestojn laŭ diversaj sekcioj (praarbaro; nokte aktivaj; antarktikaj). Krome por la tuta familio taŭga maniero estas prezentataj i.a. la sekvontaj bestoj: pingveno, linko, marleono, flamengo, gufo, bradipo. Tamen la en 1640 fare de Ernst der Fromme fonditaj kaj ĉiam pliriĉigitaj kolektoj natursciencaj estas ankoraŭ multe pli vastaj. La venontajn jarojn ili unu post la alia estos montrataj al la publiko.

En konekto kun la famaj elfositaĵoj de ĉe Bromacker montratas kolekto da skeletoj kaj fosilioj de saŭroj. Dioramo kun 40 m granda vandpentrado forkondukas la vizitantojn en pejzaĝon de permo.

Historia MuzeoRedakti

Ankaŭ en la okcidenta turo troviĝas la historimuzeo, fondita en 1872 fare de antropologia societo kaj la societo Verein für Gothaische Geschichte und Altertumsforschung. La kolektoj malfermitis al la publiko jam en la 1928-a jaro. Ĝi prezentas la historion de Gotha kaj de la ĉirkaŭa regiono de la prahistorio ĝis nun, parte ĝis nun. Fokusoj estas je la historio ekonomia kaj la ĉiutaga vivo. Detalege rakontita estas la Reformacio (i.a. pri la granda influo de la turingia reformanto Friedrich Myconius), la Kamparanaj ribeloj, la absolutismo kaj la evoluo de la sciencoj post la epoko de klerismo kaj racionalismo.

Ĉefe sur la kampoj de astronomio, geoglogio, geografio, pedagogio, bibliotekoscienco, libroeldonado kaj hortikulturo gotha-anoj faris gravajn paŝojn antaŭen. Sub la regado de la duko Ernst la 1-a de Saksio-Gotha-Altenburg (1601-75) estiĝis la unuaj medicina kaj apoteka regularoj kaj komenciĝis la deviga frekvento de lernejoj. Same interesas la sekcioj pri la modernaj tempoj ĝis la Turniĝo.

La venontajn jarojn la historiomuzeo translokitu en alian domon en Gotha, kiu troviĝas ekster la kastelo.

Ekhof-teatro kaj teatra muzeoRedakti

Trezoro pri kiu oni prave fieras estas la en la baroka teatro, konstruita dum 1681-1787. Ĝi estas la teatro en la mondo kiu disponas pri la plej malnova ankoraŭ funkcianta baroka scenejotekniko (farita inter 1681-87). En la 18-a jarcento tie ĉi aktoris Conrad Ekhof kaj August Wilhelm Iffland. La ĉiujara festivalo de junio ĝis aŭgusto estas renomita por altkvalita teatro en baroka ĉirkaŭo. La teatro ravigas ankaŭ per sia intimeco.

Pri la historio teatra oni lernas multon en la apuda ekspozicio. Tie ĉi la vizitanton salutas du alegoriaj teatrokostumoj (Flora kaj Apolono). Oni lernas pri la enscenejigteknikoj de barokaj operoj kaj la necesaj muzikinstrumentoj, vidas fakturojn pri scenejaj riparoj kaj maketojn pri la baroka scenejo. La dua sekcio temas pri elstaruloj en konekto kun la teatrejo en Gotha. La plej gravaj estis Friederike Caroline Neuber, reformantino de la teatra vivo, Ekhof, (kromnomita patro de la germana teatroarto) kaj Iffland (poste li iĝis direktoro de la reĝa teatrejo de Berlino).

Ĉar nur dum specialaj rondgvidadoj eblas vidi la teknikon postkulisan la ekspozicio montras modelon de la sceneja maŝinaro, originalan kulisorulilon, kuliserojn el la maflrua 18-a jarcento kaj originalan sufloran konkon el la 1765-a jaro.


 
La amanta paro de Gotha

Duka MuzeoRedakti

Historio kaj superrigardoRedakti

Sude de la kastelo konstruiĝis en 1879 la Duka Muzeo (Herzogliches Museum) por montri kolektojn de lia duka moŝto. Arkitekto estis la vienano Franz von Neumann. De 1950-2010 estis tie la natura muzeo. Ekde 2013 la artkolektoj de la antivka ĝis la moderna epoko havas samloke dignan lokon: riĉa egipta kolekto kun mumioj kaj en tomboj trovitaj objektoj; majstro germanaj (plej konata estas la t.n. Amanta paro de Gotha kaj ĉefverkoj de la Cranach-dinastio), nederlanda kolekto, plastikoj de Jean-Antoine Houdon, bildoj de Rubens kaj Caspar David Friedrich, porcelano de Meißen, Turingio kaj Azio. Nedaŭre prezentiĝos ŝanĝantaj ekspozicioj de grafikaĵoj (de Martin Schongauer, Albrecht Dürer kaj flugfolioj de la 15-a ĝis la 17-a jarcento.

PlastikojRedakti

La kolekto pri plastikaĵoj ankaŭ gravas. Krom serio da malfrugotikaj skulptaĵoj el ligno el turingiaj atelieroj menciindas la statuetoj Adamo kaj Evo el bukso (ĉ. 1510) de Conrad Meit kaj bronzogrupo de Adriaen de Vries konata sub la nomo Taŭro de Farnese (1614). Inter la klasicismaj skulpturoj elstaras la kolekto de la skulptisto Jean-Antoine Houdon kun ne malpli ol 22 verkoj. Tiu kolektego de la fama franca verkisto unikas per sia akurate postsekvebla kreohistorio kaj per la frua epoko el la kreiva agado de la artisto.

Egiptaj kaj klasikaj kolektojRedakti

La unuaj antikvaj objektoj jam troviĝis ene de la baroka kabineto pri mirindaĵoj. Je la komenco de la 19-a jarcento komenciĝis sistema kolektado. Jam ekde 1879 la kolektoj pri la klasika antikveco formis apartan sekcion ene de la Duka muzeo. Hodiaŭ ili konsistas el vazoj, marmormaĵoj, vitraĵoj, bronzaĵoj, maketoj de antikvaj lokoj el korko, terakotaĵoj. La kolekto pri vazoj kun ne tute 300 objektoj estas de tre granda graveco kaj fascinas per variecoj ĝenra kaj motiva. Inter la marmoraĵoj menciindas nepre la busto de imperiestro Elagabalo.

La kolekto pri egiptaĵoj estas unu el la plej malnovaj siaspece en tuta Eŭropo. Laŭ komisio de lia duka moŝto August (1804-22) la germana naturscienculo Ulrich Jasper Seetzen kolektis egiptajn objektojn por la kortego en Gotha. Egipta artokabineto fonditis en 1831. Sekve alvenis pluaj mumioj kaj funebraĵoj al Gotha. Menciindas aparte la supra parto de statueto de reĝo Sesostris la 3-a (Meza Imperio de Egiptio) kaj figuro de kaŭranta oficisto (de ĉ. 1880 a.K.).

Porcelanaĵoj kaj aziaĵojRedakti

Donas profilon al la porcelankolekto ĉefe produktoj el Meißen kaj el Gotha mem. Kiam duko Friedrich la 2-a (+1732) akiris t.n. ruĝajn porcelanaĵojn (nuntempe oni konas tiajn produktojn sub la nomo BöttgersteinzeugGrès-porcelano) li mem ne sciis ke li metis la fundamenton por la hodiaŭ internacie plej granda kolekto pri tiaj Grès-aĵoj. Kaŭzo estis ke tia grès-fabrikadotekniko nur mallongan tempon estis praktikata.

Sed ekzistas en la gotha-aj kolektoj ankaŭ trezoraĵoj el Azio. Dum la 19-a jarcento la Ĉina kabineto nombriĝis eĉ inter la plej gravaj de tuta Eŭropo. Menciindas la figuroj el steatito el Ĉinio kaj belegaj objektoj lakitaj el Japanio.

ParkoRedakti

Ĉirkaŭ la kastelo estas linda parkego kun baroka oranĝerio. La anglan ĝardenon pejzaĝan farigis Ernst la 2-a de Saksio-Gotha-Altenburg. Li post 1770 malkonstruigis la fortikaĵojn ĉirkaŭ la kastelo. La lageto, templo de Merkuro kaj la t.n. "Sankta Insulo" (tombejo por anoj de la duka familio) ĝis nun donas impreson tipe anglan. Tiun parkon priskribis Goeto kiel ĉielan.

 
Interno de la preĝejo kastela.

Historio de la kasteloRedakti

Dum la Milito de Tridek Jaroj komencis la historio de la kastelo. Ĉar ekde 1643 konstruigis la evangelia duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) sur la ruinoj de la malkonstruita kastelburgo Grimmenstein dum nur 12 jaroj la hodiaŭ plej grandan malfrubarokan kastelon de Germanio. Li nomis ĝin simbole Friedenstein (germane por: Ŝtonoj de paco), por anonci novajn tempojn de paco. Ĉefarkitekto de la triala komplekso baroka estis Andreas Rudolph. La kompakta konstruaĵa aspekto estas ankaŭ simbolo de politika unuigo kaj centraligo sub la regado de Ernst la 1-a: ĉar krom la kulturaĵoj estis en la kastelo disde la komenco ankaŭ oficejoj.

Estis tiel metita la fundamento de unu el la plej riĉaj kolektoj germanaj. Gastigas ĝi ankaŭ grandan esplor-bibliotekon. La preĝejo en la norda alo finkonstruiĝas en 1646. En la suba etaĝo troviĝas kripto kun la tomboj de la nobeluloj. La stukaĵoj estas de la Rust-fratoj, la plafonaj pentraĵoj estas de Seivert Lammers. Plurfoje la preĝejo alikonstruiĝis. Hodiaŭ ĝi funkcias kiel normala paroĥa preĝejo.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Erhard Drachenberg: Die Architektur des Schlosses Friedenstein. En: Der Friedenstein. Monatsblätter des Deutschen Kulturbundes. 1961, pp. 260–270.
  • Marc Rohrmüller: Schloss Friedenstein. Architektur, Distribution, Ausstattung. En: Juliane Ricarda Brandsch (Eld.): Ernst der Fromme (1601–1675). Bauherr und Sammler. Schlossmuseum, Gotha 2001, pp. 11–20.
  • Dieter Schnabel: Die Fürstengruft der Schlosskirche von Schloss Friedenstein. Wahrheit, Legende, Mysterium. Schnabel, Gotha 2003.
  • Jörn Tillmann Rieckhof Nackas: Schloss Friedenstein in Gotha. Entwürfe für die Residenz Ernsts des Frommen (1601–1675). Berlin 2010 (Berlin, Freie Univ., Magisterarbeit, 2010).

Eksteraj ligilojRedakti