SteatitoSapŝtono estas magnezio-silikato (Mg3Si4O10(OH)2), estas ekspluatataj preskaŭ ĉie en la mondo. La ŝtonoj malsimilas regione laŭ malmoleco kaj rompeblemo, ĝi povas esti kompakta aŭ fajngrajna.

Sapŝtonskulptaĵo La pensanto de Ruth Kopp

La mezepoka nomo de la steatito estis talcus.

La kunmetaĵo de sapŝtonoj povas esti tre varia laŭ la geografa deveno. Ĉefaj komponantoj estas kutime la mineraloj talko, klorito, magnezito kaj serpentino.

Trovlokoj redakti

Aŭstrio, Brazilo, Ĉinio, Egiptio, Francio, Finnlando, Germanio, Hindio, Italio, Kanado, Norvegio, Rusio, Ukraino, Sudafriko.

Uzo redakti

Industrio redakti

En la industrio kiel talko, uzita en la vitro-, farbo- kaj papero-industrioj, por ŝmiraĵoj, bazo de kosmetiko, pudro por beboj, por korpoj, en la nutraĵindustrio kaj plasto-, ceramiko-, porcelano- kaj aŭto-industrioj.

Arto redakti

Por skulptado oni preferas kompaktajn, kolorajn ŝtonojn. Ili estas facile prilaboreblaj kaj bone polureblaj. Ĝi estas ankaŭ uzita kiel gemo en malmultkostaj juveloj.

Metiartoj redakti

El finna steatito oni prefere fabrikas la tiel nomataj sapŝtonfornoj, kiuj ekstreme longe konservas la varmon. Tiuj sapŝtonoj estas multe pli malmolaj kaj ne facile uzeblas por artaĵoj. Pro la bona konservo de varmo, jam dum la antikvo oni uzis sapŝtonojn por fabriki manĝilaron. La hititoj uzis sapŝtonon por fabriki rulsigeloj.

Ecoj redakti

Fizikaj ecoj redakti

Dureco: 1 (laŭ la Mohs-skalo)

Denseco: 2,75 kg/dm³

Koloroj redakti

blanka, viola, roza, verda, griza, nigra, bruna, blua

Enhavo redakti

Pura steatito estas ĝis 100%-a talko kaj facile gratebla per ungo. Reiner Speckstein besteht bis zu 100 % aus Talk und ist einfach mit dem Fingernagel ritzbar. Variaĵoj enhavas de 40 ĝis 50 % da talko, de 40 ĝis 50 % da magnezito, de 5 ĝis 8 % da penninit (finna steatito) kaj ne grateblas per ungo.

Danĝeroj redakti

Ŝajnas ke steatito enhavas asbestofibrojn. Kutime talktrovejoj de karbona deveno estas senasbestoj. Serpentinaj trovejoj povas enhavi asbeston, sed tiujn oni tutmonde ne plu ekspluatas. La finna fornosteatito kaj sapŝtono por skulptaĵoj kaj industriproduktoj ne enhavas asbestofibrojn.

Eksteraj ligiloj redakti