Saŭropado (Georgenthal)

La Saŭropado (germane: Saurier-Erlebnispfad) estas aventura migradvojo en Georgenthal en la direkto de Tambach-Dietharz. Ĝi ankaŭ preterkondukas la elfosaĵejon de Bromacker, unu el la plej gravaj tiaj lokoj en la tuta mondo (trovitaĵoj ĝis antaŭ 290 milionoj da jaroj). Ekde 1974 trovitis ne tute 50 skeletoj de amfibioj fosiliaj. Ĉiun jaron okazas elfosadoj sub la gvidado de d-ro Martens; la trovitaj aferoj transportatas al la Naturhistoria muzeo de Gotha.

Ekzemplo por la laŭlonge de la aventura pado starigitaj maketaĵoj saŭraj.
La ŝtonrompeja zono de Bromacker, kie trovitis la fosilioj ekde 1974.

Priskribo de la rondirado redakti

La aventurpado inaŭguritis en la 18-a septembro 2011 okaze de la Tago de la geotopo. Ĝi estas unudirekten 4,5 km longa kaj ofertas senbaritan aliron kaj por handikapuloj kaj por beboĉaroj. Komenco de la pado estas en Georgenthal ĉe la lageto Mühlteich proksime al la bushaltejo. Ĉe la Muzeo Lohmühle kun eblaj ripozumado gastejterase kaj muzeovizito oni redirektu sin norde reen al Georgenthal, biciklantoj uzu la belegan Apfelstädt-biciklovojon sur eksa fervoja taluso. Ofertatas ankaŭ gvidataj rondiroj, kio aparte rekomendatas se oni volas surloke informiĝi pri la laboroj en la ne plu funkcianta ŝtonrompejo apud la loko de la elfositaj saŭroj.

Laŭlonge admireblas ne tute 20 diversaj saŭroj el plasto en natura grandeco, de la plej malgrandoj (malpli ol 50 cm de alteco) ĝis aliaj multe pli grandaj. La ŝtontavoloj de la vojeroj, kiujn oni transmarŝas, ankoraŭ plie klarigas la evoluon de la saŭroj en la regiono Nationaler GeoPark Thüringen situanta inter la monto Großer Inselsberg kaj la teritorio de Drei Gleichen.

Cetere, la plejmulto de la prezentitaj bestoj vere elfositis ene de la menciita areo. Ĉio per ankaŭ por nefakuloj kompreneblaj vortoj sur informŝildoj eksplikatas, krome buntaj faldfolioj plurlingvaj donas la eblecon enpoŝigi la informojn necesajn por kiel eble plej fruktodona rondirado.

Listo de la saŭromaketaĵoj redakti

La sekvantaj saŭroj prezentas sin ĉe diversaj stacioj - germana nomo de la bestoj postaciete kaj scienca latina nomo en krampoj:

  • Fränkischer Lindwurm (Plateosaurus engelhardti)
  • Giraffenhalssaurier (Tanystropheus sp.)
  • Vegetarier im Schuppenkleid (Emausaurus ernsti)
  • Keuper-Tyrannosaurus (Liliensternus liliensterni)
  • Großer Bastardsaurier (Nothosaurus giganteus)
  • Handtier (Chirotherium barthii)
  • Kleiner Flugdrache (Coelurosauravus jaekeli)
  • Permeidechse (Protorosaurus speneri)
  • Großfüßige Bergläufer (Diadectes absitus und Orobates pabsti)
  • Segelrücken-Saurier kaj Tambacher Liebespaar (Dimetrodon teutonis kaj Seymouria sanjuanensis)
  • Tre etaj specoj kiel: Georgenthalia clavinasica, Tambachia trogallas, Eudibamus cursoris, Casea sp., Areoscelis sp.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

50.8097710.619118