Ogiva arko, ankaŭ popularlingve nomata kilarkoazendorso, nomiĝas en la arĥitekturo arko kun S-kurba rando, kies formo en la malsupra parto estas konveksa kaj en la supra parto konkava.

Ogivaj arkoj (de-maldekste-dekstren): plata kilarko, normala kilarko, azendorso

Priskribo redakti

La arka silueto tial similas al renversita ŝipa kilo. La centroj de la du malsupraj cirklarkoj troviĝas ene, tiuj de la supraj cirklarkoj ekster la arkokampo. Se ambaŭ cirklocentroj kunfalas en unu punkto, ekestas iom pli kutima formo de la kilarko, se ili distancas, la arko havas pli kunpremitan formon. Se la arko tamen estas konstruita kiel variaĵo de pintarko, kiu havas nur malgrandan kontraŭarkon je la pinto, oni nomas ĝin – pro sia silueta aspekto - azendorso.

Laŭ Francisko Azorín ogivo estas Arkaĵo konsistanta el du arkoj formante angulon.[1] Li indikas etimologion el la latina augiva, el augere (kreski, grandigi). Kaj li aldonas la tipoterminojn lancoforma, akuta, ekilatera.[2]

Ogivaj arkoj aperis unuafoje en la islama arĥitekturo post 1100. Tiu ĉi arka konstruformo travivis sian florepokon kaj supron dum la 12-a jarcento en la irana kaj egipta arĥitekturo. Ekde la 15-a jarcento ankaŭ la malfrugotiko ofte konstruis ovigajn arkojn. Ogivarkoj troviĝas aparte ofte kiel supra finaĵo de portalo aŭ fenestro, aŭ kiel konvene formita arkivoltoj, fenestrolinteloj aŭ ornamgabloj laŭ formo de tegmentaĵoj aŭ surkronaĵoj. Analoge oni nomas ĉi tiujn konstruelementojn ogivarkaj fenestroj res. kilarkaj fenestroj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo redakti

  • Roswitha Beyer: Eselsrücken[rompita ligilo], en: Reallexikon zur Deutschen Kunstgeschichte, vol. 6, 1968, kol. 1–22

Eksteraj ligiloj redakti