Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Dia helpo (Waltershausen)

La belega paroĥuja kirko de Waltershausen

Krom la vidinda Kastelo Tenneberg estas en Waltershausen (Germanio) alia juvelaĵo arkitektura, nome la protestantisma Kirko Dia helpo (germane: Stadtkirche Zur Gotteshilfe). Ĝi ĉiam estis kaj paroĥuja kaj rezideja kirko.

PriskriboRedakti

InternoRedakti

La interno de ĉi tiu preĝejo (ĝi ofertas spacon por 1.200 homoj) montras sian karakteron de protestantisma predika kirko tre klare. Per ok lignaj kolonoj kaj galerioj trietaĝoj la impreso estas vere raviga. Ĉefas la ambona altaro kaj la supre muntita orgeno. En 1995 oni revideblis la imagojn surgaleriajn de 1759; plafone brilegas la fresko de la gotaa kortega pentristo Johann Heinrich Ritter, kiu faritis en la jaro 1723-a. En la centro estas la Sankta Triunuo kiun ĉirkaŭas la alegorie prezentitaj kristanaj kardinalaj virtoj (fido, karitato, espero, fideleco, saĝeco, firmeco, pacienco). La inaj figuroj tenas enmane ujojn kun benvortoj el la Surmonta parolado. Menciinda estas ankaŭ la fortimpresa galeriero kun la blazono de Sachsen-Gotha. La kastelo super la urbo servis al multaj dukoj kiel ĉasadkastelo, sekve la vizitoj de la suverenoj enurbe kaj enpreĝeje ne malmultis.

EksteroRedakti

La navo el surloka griza-ruĝa sabloŝtono kun multaj anguloj - al kiuj pluse aldonitis ŝtuparoj - belegas. Ili donas al la preĝejo formon de greka kruco. Plej belas la suda flanko spektanta je la ĉefa bazarplaco. Aliro eblas per kvar portaloj.

OrgenoRedakti

Kulmino intern-ekipaĵa estas la orgeno de Tobias Heinrich Gottfried Trost, farita ekde 1722. Temas pri la plej granda orgeno el la Bach-tempo en Turingio. Trost estis reformanto de orgenkonstruado. Li faris orgenegon kun 53 registroj, tri klavaroj; 2806 orgenfajfiloj. Ne tute tri kvaronoj de la fajfiloj estas originalaj. Trost tiam tute ne observis la volon de la komisiintoj, kiuj ordonis la faradon de modesta duklavara instrumento kaj koleriĝis kiam ili vidis la rezulton. Sed Trost estis influita de la orgeno de Gottfried Silbermann, kiun li vidis en la Katedralo de Freiberg. Finfarado estis nur en majo 1741; Trost mem estis surloke nur ĝis 1730. Profunda restaŭrado de la orgeno estis inter 1994 kaj 1998 fare de la firmao Orgelbau Waltershausen KlR.

HistorioRedakti

Duko Frederiko la 2-a (Sachsen-Gotha-Altenburg) starigis ĉirkaŭ 20 preĝejojn en sia duklando, inter ili kaj la waltershausen-an. La konstruo komenciĝis en 1719 laŭ la planoj de la duka ĉefarkitekto Wolf Christoph Zorn von Plobsheim. Post lia morto finfaris la tuton lia viculo Johann Erhard Straßburger kaj la ĉefarkitekto Wurm. Konsekro solena eblis en la 24.11.1723.

La kirkoturo estas ankoraŭ de la mezepoka antaŭula kirko el la 1458-a jaro. Sed en 1806 kaj 1865 ĝia supera parto forbrulis. En 1869 oni refaris tiun ĉi parton, laŭ pli baroka stilo por havi harmonion kun la resto de la konstruaĵo. Ĝis 1959 loĝis eĉ turgvatista familio en duetaĝa entura loĝejo.

Inter 1990-98 estis ampleksaj restaŭradlaboroj: novpentrado interna laŭ barokaj modeloj, orgenreparo, turoreparo, ekstera freŝigo de la norda flanko, novmuldo de sonorilo.

La kirko ege gravis ĉar li estis la unua granda baroka centrokirkokonstruaĵo de Turingio. Ĝi estis iel modela por la famekonatega Mariokirko de Dresdeno farita fare de George Bähr inter 1726-38. Plobsheim intence konstruis la internon tiamaniere ke la pastoroj devis ĉiam rekte alparoli la komunumon. La ordo de la benkoj estas strikte simetria. Elipsa vicaro de la benkoj kontinuiĝas surgalerie. La linioj elanaj nenie en la kirko laciĝas.

Eksteraj ligilojRedakti