Kecel
Kecel (slovake Ketel) estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskőrös.
Kecel | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (1993–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6237 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 907 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 69 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 32′ N, 19° 15′ O (mapo)46.52519.254722222222Koordinatoj: 46° 32′ N, 19° 15′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 114,48 km² (11 448 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kecel [+] | |||
Situo
redaktiKecel situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Kecskemét, laŭ iama fervojo Kiskőrös-Kalocsa. Kiskőrös troviĝas 12, Soltvadkert 14, Kalocsa 27, Baja 50, Kecskemét 60, Szeged 82, Budapeŝto 127 km.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1198. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. La komunumo refondiĝis fare de ĉefepiskopo de Gábor Patachich en 1734. En 1869 poŝtejo, en 1878 vilaĝdomo konstruiĝis. La fervojo funkciis inter 1882-2007. En Kecel neniam funkciis kolĥozo. Oni trovis varman akvon en 1960, poste banejo ekfunkciis. La vilaĝo iĝis grandvilaĝo en 1970, urbo en 1993.
La urbo famas pri vinkulturo, krome entreprenisto fondis uzinon "Pintér" jam fine de la socialismo.
Famuloj
redakti- en Kecel naskiĝis:
- Károly Lehoczki (karikaturisto)
- kuracisto Imre Barta
- operetkantisto Szilvi Szendy
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redakti- Schwarzenbruck, Germanio (1991)
- Tabarz (Turingio), Germanio
- Lupeni, Rumanio
Fontoj
redakti- WikiTrans