Imre Barta
Imre Barta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Imre estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, hematologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Birnfeld.
Imre Barta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Birnfeld Imre |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1899 en Kecel |
Morto | 18-an de novembro 1978 (79-jaraĝa) en Pécs |
Tombo | Public cemetery of Pécs (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Pécs - medicino (–1924) ![]() |
Okupo | |
Okupo | hematologo kuracisto ![]() |
Imre Barta[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1899 en Kecel, li mortis la 18-an de novembro 1978 en Pécs.
Biografio
redaktiImre Barta devenis el juda familio. Post la maturiĝo li batalis en la 1-a mondmilito, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto, germanlingva Universitato de Karolo kaj Scienca Universitato Erzsébet. En la lasta li akiris medicinan diplomon en 1924. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato, ekde 1933 privata instruisto. Interrompe li havis stipendion en Berlino inter 1929–1931. Li estis ĉefkuracisto inter 1936-1960, sed interrompe dum la nazia erao (1944) li estis trudlaboristo, tamen en alia hospitalo. Ekde 1947 li estis ankaŭ hospitalestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1952, li doktoriĝis (DSc) en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis profesoro en la universitata kliniko en Pécs inter 1960–1968, poste li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri hematologia morfologio kaj osta medolo. Li edziĝis en 1937 kaj li ricevis solan premion en 1952.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A vérképző szervek kór- és gyógytana (disertaĵo, 1933)
- Csontvelőpunctiós vizsgálatok anaemiában. (1937)
- A csontvelő kóros regeneratiójának morphologiája. (1946)
- A csontvelő reticulosis morphológiája és klinikája. (1953)
- A lymphocytosis morphologiája és klinikája. (1958)
- A lép belgyógyászati betegségekben. (1969, germane: 1972, ruse: 1976)
- Klinikai cytopathológia (1979)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44337 hungarlingva datenaro de muzeo