Szilvi Szendy
Szilvi Szendy [silvi sendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendy Szilvi estas hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szvetnyik Szilvia [svetnjik].
Szilvi Szendy | |
---|---|
Szilvi Szendy en 2008 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szvetnyik Szilvia |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1977 (47-jaraĝa) en Kecel |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Jenő Lőcsei |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |
Szilvi Szendy[1][2] naskiĝis la 26-an de februaro 1977 en Kecel.
Biografio redakti
Szilvi Szendy maturiĝis en mezlernejo en Baja, sed ŝi frekventis ankaŭ muziklernejon. Ŝi akiris diplometon en kantista studio de Operetoteatro (Budapeŝto) en 1997, poste ŝi membriĝis en la Operetoteatro. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2016. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Piroska Molnár kaj Gergely Kocsis. Ŝi ricevis premiojn en 2003 kaj 2018. Ŝi edziniĝis kaj naskis unufoje.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Molière: La mizantropo - Éliante
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Lucy
- La kaŭkaza kretcirklo - Gruse
- Pongrác Kacsóh:
- La dormanta belulino - titolrolo
- János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa - Mi
- A víg özvegy - Olga
- Luxemburg grófja - Juliette
- Cigányszerelem - Jolán
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Énisénis: Honour - Metoometoo (2021) - Juci