Carl SPINDLER (naskiĝinta la 11-an de decembro 1841 en Berlino, mortinta la 18-an de oktobro 1902 en Köpenick) estis germana entreprenisto kaj komerca konsilisto.

Carl Spindler
Carl Spindler en 1896
Carl Spindler en 1896
Persona informo
Naskonomo Wilhelm Martin Carl Spindler
Naskiĝo 11-an de decembro 1841 (1841-12-11)
en Berlino
Morto 18-an de oktobro 1902 (1902-10-18) (60-jaraĝa)
en Köpenick
Tombo St. Marien- und St. Nikolai-Friedhof I
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Memorigilo Carl Spindler
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Spindler-vilao en Bad Tabarz
Tombo (dekstre)

Vivo redakti

Carl Spindler transprenis de la patro Wilhelm Spindler la laventreprenojn W. Spindler en Berlino-Spindlersfeld, antaŭkomunumo de Köpenick nomita por la Spindler-oj. Li ludis gravegan rolon en industriigo, ĉefe en Spindlersfeld mem kaj la najbara zono de Köllnische Vorstadt ĉe la maldekstra riverbordo de Spree.

Spindler apartenis al la progresemaj entreprenistoj en kies fabrikoj bonis la laborkondiĉoj. Por la dungitoj faritis socialaj prizorgsistemoj kaj inter liaj fonditaĵoj kaj donacoj troviĝis ankaŭ la ligna turo Müggelturm sur la Müggel-montoj sudoriente de Köpenick, la Spindler-fontano ĉe la placo Spittelmarkt en la centro de Berlino aŭ la altvaloraj plumbaj vitraloj de la urbodomo de Köpenick. Eĉ la en 1892 inaŭgurita fervojlinio al Spindlersfeld kunfinancitis de Spindler pro publika monrimedmalabundo. Spindler ankaŭ fondis la remistan societon Spindlersfelder Ruderverein kiu estiĝis kiel entreprenaĵo en 1878 partoprenonte sukcesege la unuan regaton remboatan sur Spree-rivero.

Publika engaĝiĝemo redakti

Spindler ankaŭ engaĝiĝis en la starigo de multaj publike uzeblaj ejoj kaj en Köpenick kaj en la turingia kuracloko Bad Tabarz, kie li estis transpreninta la ripozumsidejon someran de lapatro. Kunfondinte la porfremdultrafikan societon Fremdenkomitees li gravege kaj pozitive evoluigis la turismon. Li ankaŭ kunfondis la societon Thüringerwald-Verein (por reklami ĉie por la feriumparadizo Turingia Arbaro) kaj la preĝejkonstruamikaran klubon Tabarzer Kirchenbauvereins (1892).

Pro siaj multaj engaĝiĝoj li iĝis en 1898 honora civitano de la urbo Köpenick. Postmorte liaj filoj transprenis la bonfaran entreprenon. Ĝi tiam havis kvazaŭ monopolon, antaŭ ĉio pro la jam en 1853 enkondukita kemia lavmetodo. Tiun ĉi teknikon la firmao plievoluigis ade.

Carl Spindler entombgitis en familia tombo instigita en 1896 fare de la bofrato Walter Kyllmann; ĝi troviĝas sur la tombejo St.-Marien- und St.-Nicolai-Friedhof Pankow (situo: aleo II–1a). Lia tombo estas honora tombo oficiale de lau urbo Berlino.[1] Honorŝtono por li ankaŭ ekzistas en la kuracloko Bad Tabarz en la Distrikto Gotha.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti