Brotterode ĝis novembro 2011 estis urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝis en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. La 1-an de decembro 2011 kadre de administra reformo la urbo kun la najbara komunumo Trusetal unuiĝis al nova urba komunumo, titoligita Brotterode-Trusetal.

Brotterode
Blazono
Brotterode (Germanio)
Brotterode (Germanio)
DEC

Map

kvartalo
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036840
Poŝtkodo 98599
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066074
Politiko
Komunumestro Kurt Lachmund
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Hagenplatz 5
Demografio
Loĝantaro 5810 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 50′ N, 10° 26′ O (mapo)50.83333333333310.433333333333Koordinatoj: 50° 50′ N, 10° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 595 m
Areo 23,81 km²
vdr

Fine de decembro 2022 la nova urba komunumo havis 5810 loĝantojn. La areo situas en la geografia regiono Turingia Arbaro.

Historio redakti

La urbo entediĝas ĉe la sudorienta piedo de Großer Inselsberg. En malverigitaj dokumentoj de la monaĥejo Reinhardsbrunn la nomo de la urbeto jam longe pli frue aperas ol en la aŭtentika dokumento posedaĵpriskriba de la monaĥejo Brotterode fare de papo Inocento la 3-a el la jaro 1216-a. Verŝajne Brotterode apartenis al la plej fruaposedaro de la Ludovikidoj. En la mezo de la 14-a jarcento ekzistas surloke jam voktejo kaj tribunalo. Pri la paroĥuja kirko, kiu menciatas unuefoje en 1390, la henneberganoj patrone responsis. Sub la ŝirmo de burgo la mineja regiono ĉe la proksima komercvojo en la direkto de Gotha bone evoluis. Post hesia kaj henneberga estrado la loko iĝis prusio prusia kaj post la Dua mondmilito turingia.

Dum fajrego de la 1895 la urbeto kvazaŭ komplete brulkonsumiĝis. Ĉe la komenciĝo de la 20-a jarcento la urbeto rekonstruitis. En 1936 la loko ricevis la urbajn rajtojn.

Ripozumado kaj fremdultrafiko redakti

Ripozumontoj ĉiaj trovas tie ĉi eblojn variajn aktivi. Troviĝas ne tute 100 km da migradopadoj en la proksimeco de Rennsteig-aventurpado, panoramovojeto, naturhistoria klerigvojo kaj vintre ankaŭ multaj skikuradsulkoj. Liberaera naĝejo, somera porsleda glitejo, skiliftoj, skisaltejoj, patinejoj. Dum multaj tradiciaj vesperoj kaj festoj flegatas lokaj moroj kaj kutimoj (i.a. kermeso). Ankaŭ idiliecaj ciklovojoj unuigas Brotterode kun multaj aliaj lokoj. Ŝatata ekskursoceloj estas ankaŭ Mommelstein. Iam ekzistis ankaŭ fervojlinio en la direkto de la stacidomo de Schmalkalden.

Aliaj vidindaĵoj redakti

Gefiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la loka kirko de Brotterode
 
cervino sur la komunuma monto Inselsberg