Otto Klepper

germana politikisto

Otto KLEPPER (naskiĝinga la 17-an de aŭgusto 1888 en Brotterode, mortinta la 11-an de majo 1957 en Berlin-Zehlendorf) estis germana juristo kaj politikisto.

Otto Klepper
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1888 (1888-08-17)
en Brotterode
Morto 11-an de majo 1957 (1957-05-11) (68-jaraĝa)
en Zehlendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo kaj deĵoroj redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1908 ĉe la gimnazio de Hamm Klepper studis jursciencojn ĉe la universitatoj de Marburg, Berlino kaj Monastero: ege influis lin la sociaj doktrinoj de Lorenz von Stein. En aŭgusto 1914 li iĝis referendario kaj trapasis la duan ŝtatan juristan ekzamenon en 1920. Dum al Unua mondmilito li estis anoncrajdisto kaj nuptis Gertrud Eickhoff, kiu naskis la li kvar infanojn. Ekde 1921 Klepper estis sindiko ĉe Reformbund der Gutshöfe, iĝis en 1923 afergvidanta estrarano de Domänenpächterverband kaj en 1924 estro de Deutsche Pächter-Kreditbank. Ekde 1928 il estis prezidanto de Preußische Zentralgenossenschaftskasse. Tiuofice li responsis plurajn liberalajn reformojn kio provikis multajn kritikojn fare de agrikulturaj konservativistoj.[1] En 1931 li nomumitis ministro pri financoj en Respubliko Prusujo.

Kiam okaze de la balotadoj por la landa parlamento en la 24.4.1932 la koalicio de SPD und Deutsche Demokratische Partei (DDP) perdis la plejmulton ĉiuj alternativoj je registarkreo ekmaleblis. Pro tio la registaro de Otto Braun afergvidante restis enofice kun Klepper ministre. En la 20.7.1932 la registaro regna de Franz von Papen per puĉo (Preußenschlag) demisiigis la prusian registaron sub la preteksto esti perdinta la kontrolon pri publika ordo en Prusujo. Braun kaj Carl Severing, kiuj ja havis je dispono la republikeman prusian policon de 90.000 homo (la regna armeo tiam havis nur 100.000 anojn!) forpelitis samtage fare de - laŭ ilia interpreto - malkorekte enoficigita nova policestro. Sekve ankaŭ Klepper aŭtomate estis maldungita. Klepper krome ŝokiĝis pri la fatalismo kaj pasiveco de Braun kaj Severing, kion li surpaperigis en Parizo en la porekzilita gazeto Das Neue Tage-Buch.Das Neue Tage-Buch, eldonis Leopold Schwarzschild Paris – Amsterdamo, Nr. 4, 22.7.1933, p. 90 ss.</ref>

Mallonge post incendio de Reichstag kaj pro persekuto de ĉiuj demokratoj fuĝis Klepper en februaro 1933 en la ambasadejon finnlandan de Berlino.[2] Poste li tra Finnlando venis al Ĉinio kie li deĵoris kiel 1935 kiel konsilisto de la registaro pri financaj aferoj. Poste li restaris en ekzilo en Usono, Hispanujo, Franclando kaj Meksiko. En 1937 li perdis la germanan ŝtatanecon kajfondis en Parizo la partion Deutsche Freiheitspartei.

Post reveno en 1947 je Germanujo li ekloĝis en Frankfurto ĉe Majno laborante advokate kaj notare. Li kunfondis la kvalitgazeton Frankfurter Allgemeine Zeitung pri kiu li mallonge havis afergvidantecon. Ekster tio li estis vicestro de Wirtschaftspolitische Gesellschaft von 1947 kies statutojn formulitis ankaŭ de li.[3]

Partia demando redakti

Aserto ke Klepper anis ĉe DNVP fontis en plurfoje ŝanĝetiĝinta eldiro de de Erwin Topf kaj en neniu partidokumento legeblas. Klepper mem konfirmis en 1951 en leganta alskribaĵo ke li neniam anis ĉe ia partio kaj daŭre estas malpartiano.[4]

Referencoj redakti

  1. Patrick Bormann, Joachim Scholtyseck, Harald Wixforth: "Die kreditgenossenschaftlichen Zentralinstitute vom Beginn des Ersten Weltkrieges bis zur bedingungslosen Kapitulation des NS-Staats (1914-1945)", eldonis Institut für bankhistorische Forschung e.V., ĉe: Die Geschichte der DZ Bank. Das genossenschaftliche Zentralbankwesen vom 19. Jahrhundert bis heute, Munkeno 2013, ISBN n978-3-406-64063-6, p. 194-216
  2. Peter Hoeres: Zeitung für Deutschland. Die Geschichte der FAZ . Benevento, München 2019, ISBN 978-3-7109-0080-8.
  3. Wirtschaftspolitische Gesellschaft von 1947 e.V. (Wipog): Geschichtliches zu Wipog.
  4. Pufendorf 1997, p. 22

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti