La flago de Novjorko (angle Flag of New York City) estas flago kiu portas vertikalajn striojn de la koloroj blua, blanka kaj oranĝa, kaj estas ŝargita en la centro de la meza strio per la urba sigelo de Novjorko en bluo. La origino de la koloroj de la flago estas la princa flago - la flago de la Nederlanda Respubliko, kiu estis uzita en 1625, kiam la grandurbo de Nov-Amsterdamo (poste Novjorko) estis establita sur la insulo Manhatano.

Flago de Novjorko
Flago de Novjorko
Flago de Novjorko
flago de urbo
Lando  Usono
Uzo 010000
Proporcio 1:2
Priskribo Vertikala trikoloro de blua, blanka, kaj oranĝa kun modifita blua versio de la Sigelo de Novjorko en la centro
Oficialigo 30-a de decembro 1977
vdr
Flago de Novjorko, adoptita, la 6an de aprilo 1915 (modifita la 30an de decembro 1977). Dezajno: Vertikala trikoloro de blua, blanka, kaj oranĝa kun modifita blua versio de la Sigelo de Novjorko en la centro.
Vastigo de la urba sigelo (montrita en la centro de la flago, en blua koloro)

La urba sigelo enhavas la sekvajn simbolajn komponentojn:

La nuna dezajno de la flago estis determinita la 30-an de decembro 1977. Do la jaro 1625 estis enigita (anstataŭ 1664, la jaro Anglio transprenis la urbon) kaj la latina verso Sigillum Civitatis Novi Eboraci (trad. Sigelo de la Urbo de Novjorko) estis enmetita (tiu aldono estas laŭvola, tio signifas, ke la flago povas esti uzata sen ĝi). La flago malofte estas levita sen la sigelsimbolo en la centro.

La urbestro de Novjorko havas sian propran flagon, bazitan sur la urboflago kaj plie ĉielarko de kvin bluaj kvinpintaj steloj super la sigelo. Tiuj simbolas la kvin kvaronojn de la grandurbo.

La flago estas permanente levita super la Urbodomo de Novjorko kaj ĝiaj aliaj konstruaĵoj. Ĝi ankaŭ estas ofte levita supre de publikaj konstruaĵoj, en parkoj kaj eĉ en privataj entreprenoj kaj loĝejoj en la grandurbo.

Eksteraj ligiloj redakti