Árpád Kishegyi
Árpád Kishegyi [kishedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kishegyi Árpád estis hungara kantisto pri operoj kaj operetoj (tenoro). Lia origina familia nomo estis Kleinberger.
Árpád Kishegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kleinberger Árpád |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1922 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de aprilo 1978 (55-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 1. sor, 15. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Dániel Villányi (en) (filo de filino) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto operetkantisto |
Árpád Kishegyi [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de aprilo 1978 en Novjorko.
Biografio
redaktiÁrpád Kishegyi devenis el juda familio. Li ricevis rolojn kiel infano en teatra trupo de Artúr Lakner ekde 1933. Li komencis kanti en korusoj en 1937. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo en Sopron, sed li sukcese rifuĝis. En 1946 li debutis en opera rolo, en la sekva jaro li aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, kies membro li estis ĝismorte. Kelkfoje li faris turneojn, ekzemple en 1965 en Italio. Li ricevis 3 premiojn inter 1965-1976, en 2009 postmorte li estis nomumita eterna membro de la Ŝtata Operejo. Li mortis dum turneo en Usono.
Elektitaj roloj
redakti- Georges Bizet: Carmen – Remendado
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – franca reĝo
- Ferenc Lehár: Luxemburg grófja – Lanchester
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – Monostatos
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly – Goro
- La bohème – Benoit
- Giuseppe Verdi:
- La Forto de la Destino – Trabuco
- Falstaff – Bardolf
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg – David, Balthasar Zorn
- Tristan und Isolde – paŝtisto
- Das Rheingold – Mime
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Közbejött apróság (1966)
- Egy esküdtszéki tárgyalás (1971)
- Vendégek (1974)