Tristano kaj Izoldo

(Alidirektita el Tristan und Isolde)

Tristano kaj Izoldo (Tristan und Isolde), tri-akta opero de Richard Wagner kiu pritraktis la legendon de Tristan kaj Iseult. La komponisto mem verkis la libreton, kaj komponis la operon de 1857 al 1859. Wagner esperis ke la premiero okazus en Vieno, tamen, malgraŭ pli ol sepdek provludoj, restis problemoj: pro tio la opero akiris la reputacion esti ne-ludebla. Ĝi fine premieris en Munkeno la 10-an de junio 1865.

Tristan und Isolde
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

La muziko ege influis postajn komponistojn, pro la uzo de kromatismo kaj de ne-konvenciaj harmonioj. Unu ekzemplo estas la "Tristan-akordo" kiu enhavas bemoligatan kvinton - la tiel-nomata "diabla intervalo":

Komence la kiritikistoj malaprobis la operon pro ĝia volupteco (la kerno ritmo de multo da la verko elvokas la ritmojn de seksumado) kaj pro la nova harmonia lingvo.

Claude Debussy moke citis la malĝojan Tristan-akordon meze de sia gaja Golliwog's Cakewalk.

Vidu ankaŭ redakti