Pál Fejős [fejOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejős Pál, konata en Usono Paul Fejos, estis hungara-usonana reĝisoro pri filmoj, scenaristo, altlerneja instruisto.

Pál Fejős
Persona informo
Naskonomo Fejős Pál
Naskiĝo la  27-an de januaro 1897(nun 1897-01-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 23-an de aprilo 1963
en Usono Novjorko (Usono)
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Familio
Edz(in)o Inga Arvad
Okupo
Okupo filmreĝisoro • antropologo • scenaristo • universitata instruisto • reĝisoro • filmmuntistofilmproduktoro
Verkoj Passion plays in Mikófalva
vdr

Pál Fejős [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1897 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de aprilo 1963 en Novjorko (Usono) (aliaj fontoj mencias aliajn datenojn).

Biografio redakti

Pál Fejős batalis dum la 1-a mondmilito, poste li akiris diplomon. Jam antaŭ la mondomilito li edziĝis, sed poste li eksedziĝis. Ekde 1919 li okupiĝis pri filmoj. En 1923 li forlasis la landon kaj en Vieno li helpis al Max Reinhardt, en Berlino al Fritz Lang. Inter 1923 kaj 1927 li estis kemiisto en Usono, samptempe li plulernis. En 1927 li debutis kiel filmisto en Holivudo kun sukcesoj. En 1932 li hejmenvenis kaj kreis 2 filmojn. En la sekva jaro li laboris en Aŭstrio, poste en Danio. Antaŭ la 2-a mondmilito li forlasis la filmojn kaj li faris arkeologiajn, etnografiajn kaj antropologiajn laborojn ekzemple en Madagaskaro, Tajlando, Peruo. Ekde 1943 li instruis en diversaj usonaj universitatoj. Inter 1958-1963 li denove estis edzo.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Pán (1920, ankaŭ scenaristo)
  • Egri csillagok (1923, ankaŭ scenaristo)
  • Broadway (1929, lia unua voĉa filmo)
  • Tavaszi zápor (1932)
  • Sonnenstrahl (1933)
  • Yagua (1941)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ethnography of the Yagua (1943)
  • Archeological Explorations in Cordillera Vilcabamba (1944)

Fontoj redakti